/image%2F0553642%2F20230531%2Fob_4a8ef8_telechargement.jpg)
31/05/2023
Bildo: Manifestacio de reprezentantoj de la brazilaj indiĝenaj Mimbiaoj en San-Paŭlo la 3an de majo 2023, por sia rajto al demarkacio.
Laŭ la sciencistoj, la demarkacio de la indiĝenaj teroj estas esenca barilo kontraŭ la senarbarigo de Amazonio.
Tio estas malsukceso por Lula. Mardon 31an de majo, la brazilaj deputitoj voĉdonis leĝprojekton, kiu limigas la indiĝenajn terojn.
Tiu teksto, aprobita de 283 voĉoj kontraŭ 155 starigas, ke la indiĝenoj havas rajton nur sur la teroj, kiujn ili okupis ĉe la momento, kiam la Konstitucio de 1988 estis promulgita.
Tiu tezon forpuŝas la indiĝenoj, kiuj argumentas, ke kelkajn terojn ili ne okupis en 1988, ĉar ili estis forpelitaj de ili en daŭro de jarcentoj, interalie dum la milita diktaturo (1964-1985).
La leĝprojekto, kiu estu submetitaj al la Senato antaŭ ol esti valida, estis promociita de la deputitoj, kiuj favoras nutraĵindustrio, kaj aliaj opoziciaj grupoj.
Ĝia aprobo fare de la malalta ĉambro konsistigas malsukceson por Lula. Reveninte ĉe la potencon komence de la jaro, la maldekstra prezidento engaĝiĝis fari de la media protektado prioritaton, post kvar jaroj markitaj de grava kresko de senarbarigo sub la registaro de lia ekstremdekstra antaŭulo Jair Bolsonaro (2019-2022).
Laŭ la sciencistoj, la demarkacio de la indiĝenaj teroj estas esenca barilo kontraŭ la senarbarigo de Amazonio, la plej granda tropika arbaro en la mondo.
La aprobo de la projekto « metas finon al estonteca espero », bedaŭris mardon la ministrino de la brazila Indiĝenaj Popoloj, Sonia Guajajara.
« Temas pri genocido kontraŭ la indiĝenaj popoloj, kaj ankaŭ atako kontraŭ la medio », ŝi aldonis.