/image%2F0553642%2F20230507%2Fob_25ce44_52099328513-feff605202-w.jpg)
07/05/2023
La aŭtoritatoj de la Norda teritorio permesis operaciojn de hidraŭlika fendado en la vastega gasrezervejo de la baseno Beetaloo, kaŭzante la koleron de la sciencistoj kaj de la surlokaj aborigenoj.
Miliardoj da dolaroj da financaj profitoj, kaj kreadoj de miloj da laborpostenoj: jen kion promesas la registaro de la Norda Teritorio, en Aŭstralio, kiu permesis ĉi-semajne hidraŭlikan fendadon en la baseno Beetaloo, vastega gasrezervejo, granda kiel Bretonio en Francio.
Natasha Fyles, kiu regas tiun aŭstralian regionon prezentas tiun projekton kiel lokan kontribuon al la monda energia sekureco: « Estas tempo por la Norda Teritorio, ke ĝi provizu la energion, kies mondo bezonas, por certigi transiron al la renovigeblaj energioj » li menciis.
La aborigenoj Nurrdalinji konsideras tiun projekton kiel tre malbonan novaĵon
https://www.nurrdalinji.org.au/beetaloo_basin
La opinio de la aŭstralia registaro, kiu prezentas la naturan gason kiel transiran energion al karbona neŭtraleco, estas efektive surpriza. Laŭ Johnny Wilson, kiu reprezentas la aborigenan komunumon Nurrdalinji vivantan en la baseno Beetaloo, tiu decido estas tre malbona novaĵo.
« Ni absolute kontraŭas la hidraŭlikan fendadon, la registaro eraras subtenante ĝin. Tio detruos niajn sakralajn lokojn, nian kulturan heredaĵon kaj niajn akvoresursojn. » - Johnny Wilson
La aŭtoritatoj de la Norda Teritorio certigis, ke tiu kontestata projekto, kiu estis antaŭe objekto de moratorio, respektos ĉiujn rekomendojn preskribitajn en parlamenta raporto publikigita kvar jarojn antaŭen.
La federala registaro silentas malgraŭ siaj engaĝiĝoj
Pri tio, la scienca komunumo dubas serioze, same kiel Johnny Wilson. Ĝi bedaŭras, ke la nova federala registaro en Kanbero, malgraŭ siaj fortaj engaĝiĝoj koncerne la lukton kontraŭ la klimata varmiĝo, kaj la inkluzivon de la aborigenoj en la decidaj procezoj, ĝis nun plu silentas .
« La registaro de Anthony Albanese intervenu por malhelpi la aŭtoritatojn de la Norda Teritorio permesi la hidraŭlikan fendadon, sed ankaŭ certiĝi, ke ĉiuj rekomendoj formulitaj de la Senata raporto pri la baseno Beetaloo estu efektivigitaj », tiel alvokas Johnny Wilson. « Li ankaŭ aparte petas aranĝon de nacia plano por kompensi ĉiujn emisiojn, rektajn kaj nerektajn, kiujn generos tiu projekto en Beetaloo. »
Kiam la projekto funkcios, la ekstrakto de skistogaso en la baseno Beetaloo emisios po preskaŭ 90 milionojn da CO2 jare.