Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 avril 2023 1 17 /04 /avril /2023 21:45
NATALIA KOLESNIKOVA / AFP

17/04/2023

Li estis unu el la lastaj kritikantoj de la Kremlo ne ankoraŭ enkarcerigitaj aŭ ekzilitaj eksterlande.

Jen nova opozicianto al Vladimir Putin enkarcerigita. Moskva tribunalo kondamnis lundon 17an de aprilo Vladimir Kara-Murza, 41-jara ĝis 25 jaroj da malliberejo. Proksime de la fama opoziciulo Boris Nemcov murdita en 2015, li estis unu el la lastaj kritikantoj de la Kremlo ne ankoraŭ enkarcerigitaj aŭ ekzilitaj eksterlande.

Vladimir Kara-Murza estis kulpigita pri « Ŝtatperfido », diskonigo de « falsaj informoj » pri la rusia armeo, kaj neleĝa laboro por « nedezirata » organizaĵo.

 

Viktimo de du provoj de venenado

Unu el liaj advokatoj anoncis, ke la opozicianto apelacios, denuncante « evidentajn malobservadojn de proceduro ». Dum liaj lastaj deklaroj la 10an de aprilo, Vladimir Kara-Murza sin deklaris « fiera » pri sia politika engaĝiĝo.  

« Kiam tiuj, kiuj instigis kaj komencis tiun militon estos kvalifikitaj krimuloj, tiam la tenebroj, kiuj kovras nian landon disiĝos. Pri tio, mi certas. » -Vladimir Kara-Mourza, rusa opozicianto

Provizore enkarcerigita de post aprilo 2022, Valentin Kara-Murza preskaŭ mortis, kiam li estis dufoje venenita, en 2015 kaj 2017, post provo de murdo, kiun li atribuas al la rusia potenco. Laŭ alia el liaj advokatoj, la opoziciulo suferas polineŭropation kaj neŭromuskolan patologion, konsekvencojn de ambaŭ venenoj.

 

Pluraj voĉoj leviĝas por peti lian liberigon

Tuj post tiu kondamno, la ĉefo de la brita diplomatio, James Cleverly, petis lian « tujan liberigon », kaj Berlino denuncis tiun kondamnon « per la plej granda firmeco ». Same en Londono, kiu denuncas la « politikan kondamnon » de Kara-Murza ĝis 25 jaroj da malliberejo, petante lian « tujan liberigon ». La brita registaro aliparte kunvokos la rusian ambasadoron.       

Laŭ la Alta-komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj rajtoj, Volker Türk, « Neniu estu senigita je sia libereco, ĉar li uzis siajn homajn rajtojn. Mi alvokas la rusiajn aŭtoritatojn liberigi lin tuj. Tiel longe kiel li estos enkarcerigita, li estu traktita kun humaneco », li postulis lundon en komunikaĵo.

10/10/2022

Homaj rajtoj : la premio Vaclav-Havel estas aljuĝita al la rusia opoziciulo Vladimir Kara-Murza

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/homaj-rajtoj-la-premio-vaclav-havel-estas-aljugita-al-la-rusia-opoziciulo-vladimir-kara-murza.html

27/02/2023

Floraj omaĝoj memore al la murdita opoziciulo Boris Nemcov estas rimarkeblaj en tuta Rusio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/floraj-omagoj-memore-al-la-murdita-opoziciulo-boris-nemtsov-estas-rimarkeblaj-en-tuta-rusio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }