Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 avril 2023 2 18 /04 /avril /2023 21:40
Rudolf Damec

18/03/2023

2023 markas ĉi-jare la 80an datrevenon de la ribelo de la varsovia geto. Kristina Budnicka estas la sola pluvivantulino de tiuj teruraj eventoj en Pollando, kiuj okazis en 1943.

Kristina Budnicka eskapis la morton, kaŝiĝante dum ok monatoj en subgrunda bunkro en Varsovio.

Kristina Budnicka: « Ni estis tute konsciaj pri la hororo de la milito, pri malapero de homoj, pri deportadoj, malsatego, malsanoj. Ni komencis kaŝi objektojn, kaj fine kaŝis homojn. Bunkro estis kreita ekde 1943 kiel ŝirmilo, kaj kiam la nazioj ekflamigis la geton, kaj ke la grundo fariĝis varmega, ĝis ruĝkolora, ŝajnis al mi, ke mi troviĝis en panforno. Ni fuĝis tra la kanalizo. Tiu loko estis pli malvarmeta. Estis terure ĝis kiam la muroj fine malvarmiĝis. Tamen pli poste, ni eksuferis malsaton. Ni fuĝis, ĉar ni plu havis nenion por manĝi, niaj nutraĵoj estis tute bruligitaj. »

La popolribelo de la Judoj kontraŭ la nazia krueleco estis kondamnita al malsukceso fronte al la militaj rimedoj deplojitaj fare de la germanaj trupoj. Ili fakte alfrontis malsatan popolon preskaŭ sen armiloj.

Sed tiu rezistado dum Holokaŭsto restas unu el la plej konata kaj plej celebritaj.

La ribelo komenciĝis la 19an de aprilo kaj finiĝis preskaŭ monaton poste, la 16an de majo 1943 en sango kaj fajro. La geto estis tiam incendiita kaj detruita. Pluraj miloj da personoj mortis surloke.

Kristina Budnicka: « Nenia ŝanco de sukceso ekzistis, ĉar kontraŭ la tankoj ĉeestis grupo de gejunuloj armitaj per siaj pugnoj. Okaze de morto, ili mortis honore. Miaj ses fratoj mortis, miaj gepatroj mortis. Neniu plu restis, mi estis sola. »

Okaze de tiu datreveno, ankaŭ la muzeo Polin en Varsovio preparis unikan ekspozicion, utiligante fotojn de Rudolf Damec kaj de la pola fajrobrigadisto Zbigniew Grzywaczewski, antaŭnelonge malkovritajn.

Situanta en la kvartalo Muranów, kore de la eks-geto de Varsovio, la Muzeo de la Historio de la Judoj de Pollando Polin malfemis siajn pordojn en 2013. Ĝia permanenta ekspozicio priskribas « 1000 jarojn da juda historio en Pollando ».

Marta Dziewulska informperantino ĉe la muzeo Polin:  « Temas pri negativo de filmo, la sola en la mondo, kiu estis realigita dum la ribelo de la geto de Varsovio, de interne de la geto. La vidpunkto de tiuj personoj kaj de la evento ene de la geto estas absolute nova kaj malsama. Ni do troviĝas en unika situacio, kiam pola fajrobrigadisto, kaŝiĝanta kaj riske de sia vivo, fotis la masakron de la tragedio, kiu okazis dum la ribelo de la varsovia geto. »

« La loko, kie mi troviĝas estis antaŭe la juda geto », eksplikas nia korespondantino Magdalena Chodownik. « Hodiaŭ, ĝi estas popola kvartalo plena de drinkejoj. Sed danke al voĉoj, kiel tiu de Kristina Budnicka, la memoro de la eventoj de la Dua Mondmilito ne estas forigitaj. Ĝi resonas denove en la tuta mondo.»  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }