Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 avril 2023 5 07 /04 /avril /2023 14:10
Ekrankapto de la jutubkanalo de Norbert KLEINWÄCHTER

07/04/2023

Bildo: Falsa bildo de kolera migranto, generita de artefarita inteligento kaj diskonigita fare de kadro de la partio Alternativo por Germanio (AfD) en lia jutubkanalo.

Por kritiki la migradpolitikon de la registaro aŭ ekologistajn mobilizadojn, membroj de la partio AfD publikigis bildojn tute fabrikitajn per programaro de artefarita intelekto (AI). La « Frankfurter Allgemeine Zeitung » emfazas la danĝerojn de tiaj praktikoj.   

Blondulino kun vizaĝo makulita per sangogutoj. Aktivulo por la klimato hurlanta sur la strato. Grupo de migrantoj frenezaj je kolero. La bildoj dividitaj tiujn lastajn semajnojn fare de pluraj germanaj ekstremdekstruloj estas aparte frapaj. « Tamen fakte, tiuj homoj ne ekzistas, eksplikas la Frankfurter Allgemeine Zeitung. Tiuj bildoj estas kreitaĵoj de artefarita inteligento specialigitaj en fabrikado de bildoj pli veraj ol nature. Aŭ male, tre malproksime de la reala mondo. »     

En Germanio, antaŭnelongaj progresoj de la artefarita inteligento povus jam favorigi ekstremdekstron, opinias la konservativa ĵurnalo.

La membroj de la Alternativo por Germanio (AfD) fakte pli kaj pli uzas ĝin.

« Malfacilas taksi la nombron de tiuj bildoj jam diskonigitaj fare de la AfD. » Sed, en plejparte de la kazoj, la originoj de tiuj bildoj ne estas menciataj de tiuj, kiuj dividas ilin - « kaj kiam tiu mencio ĉeestas, ja la nomo de Midjourney aperas en malgrandaj leteroj ».

 

« Bildoj kun simbolaj karakteroj »

Pridemandita de la frankfurta ĵurnalo, la AfD sin defendas kontraŭ ĉia provo de misinformado. Ĝi eksplikas, ke ĝi utiligas « bildobankojn », tamen « sen kontroli, ĉu ili enhavas bildojn generitajn fare de AI », certigas la ekstremdekstra partio.

Sed kelkaj elektitoj ne kaŝas, ke ili estas « ekstreme dankemaj al tiu nova teknologio », kaj volas pli dividi ĝin estonte.

Laŭ ili la AI ebligas krei vidaĵojn « kiuj baziĝas sur stereotipoj ». Ili konsideras, ke la bildoj, kiujn ili publikigas « estas similaj al karikaturoj », kiuj ebligas pli bone transmeti iliajn politikajn ideojn. La opoziciuloj vidas en tio ian manipuladon.

La artefarita inteligento « impresis tutmonde », memorigas la Frankfurter Allgemeine Zeitung. Falsaj bildoj de Donald Trump arestita de la polico, aŭ de la papo Francisko vestita per longa blanka jaketo interalie, estis vaste diskonigitaj. « Milionoj da homoj dividis tiujn bildojn en la reton, opiniante, ke temas pri veraj fotoj. »        

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }