Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 avril 2023 3 05 /04 /avril /2023 18:28
AHMAD AL-RUBAYE / AFP

05/04/2023

Nova studaĵo publikigita en « The Lancet Planetary Health » konkludas, ke granda plimulto de la mortoj en rilato kun la varmo en Mezoriento kaj Afriko povus esti evitataj.

Limigi la klimatan varmiĝon sub +2°C, kiu estas la celo de la Pariza interkonsento, ebligus eviti centojn da miloj da mortoj en rilato kun la varmego en Mezoriento kaj Norda Afriko, laŭ studaĵo publikigita mardon 4an de aprilo.

La modelo, publikigita en la scienca revuo The Lancet Planetary Health (en la angla), kalkulas, ke la redukto de emisioj de forcejefikaj gasoj, kaŭzataj de la homa konsumado de karbo, petrolo kaj gaso, ebligus eviti 80% el la mortoj en rilato kun la varmo, kompare kun scenaro sen redukto.

La studaĵo antaŭvidas, ke sen redukto de emisioj, 123 personoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj de la regiono mortos pro kaŭzoj ligitaj al la varmo ĉiujare, de tiam ĝis la fino de la jarcento, nome 60oble pli ol hodiaŭ.

Tiu averaĝo aplikiĝas al la 19 landoj studataj, sed la procento povus altiĝi ĝis 423 mortoj por 100 000 personoj en Irano. Shakoor Hajat, la ĉefa aŭtoro de la studaĵo certigas, ke la konsekvencoj estus « katastrofaj », se la limo de 2°C ne estas respektata.

La specialistoj de la "London School of Hygiene and Tropical Medicine" atente ekzamenis la riskojn en tiu regiono, dum Dubajo prepariĝas akcepti la COP28, ĉiujara pintkunvino de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la klimata ŝanĝiĝo.

La 196 landoj, kiuj subskribis la Parizan Interkonsenton en 2015 jam engaĝiĝis limigi la klimatan varmiĝon sufiĉe sub 2°C kompare kun la antaŭindustria erao, 1,5% se eble, kaj ankaŭ senkarbigi siajn energiajn fontojn.

Sed la nunaj politikoj ne respektas tiujn celojn: laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), ili kondukas nin al plivarmiĝo ĝis +3,2°C.         

03/11/2021

Irako : la manko de akvo instigas la loĝantojn forlasi siajn terojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/irako-la-manko-de-akvo-instigas-la-logantojn-forlasi-siajn-terojn.html

05/03/2022

Laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la gravaj efikoj de la varmiĝo en Afriko postulas rapidan adaptiĝon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-gravaj-efikoj-de-la-varmigo-en-afriko-postulas-rapidan-adaptigon.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }