20/03/2023
Dum la registaro de Giorgia Meloni pretiĝas striktigi la administracion de la amasaj migradfluadoj sur la italaj marbordoj, dekoj da asocioj pri defendo de rajtoj alvokis al nacia mobilizado, por promocii interalie la "specialan protektadon de la migrantoj", minacitaj de ekstremdekstro.
En la romaj forumoj, centre la itala ĉefurbo, ĉeestas pluraj dekoj kaj samnombro de flagoj, de kelkaj el la 70 organizaĵoj.
« Donu al ni identigilojn » krias unusone grupo da ganaaj laboristoj, kiuj laboras en la italaj kampoj de la ĉirkaŭurbo de Napolo, kaj kiu plu atendas agnoskitan statuson de la itala Ŝtato.
La asocioj kolektiĝis por defendi la "statuson de speciala protektado", destinita al tiuj, kiuj ne povas profiti azilrajton provizitan al 20% el la petantoj, kaj ke la ekzekutivo dominata de ekstremdekstro intencas aboli en Italio, riskante kaŭzi eĉ pli da kontraŭleĝaj migrantoj.
« Tio estas plena forigo de tre grava protektado en Italio, kiu ebligas akiri restadpermesilon kaj integriĝi kulture kaj ekonomie en la italan socion. La registaro eraras, tio estas nur politiko kaj propagando », bedaŭras Alba Ospina, reprezentantino de la buroo pri migrado en la reto Arci (itala asocio pri sociala kaj kultura promocio). ARCI Esperanto
Sur la afiŝtabulo de la aktivulino, troviĝas serio de nombroj por denunci la mensogon de la registaro pri la fluoj de rifuĝintoj, kiuj estas dufoje pli multnombraj en Germanio ol en la itala duoninsulo.
Tiuj protestoj de la civila socio ĝuste okazas, kiam kelkajn stratojn pli malproksime, politika batalo komenciĝas ĉi-semajne en la itala Parlamento. La maldekstra opozicio deponis efektive pli ol 300 amendojn. Ili intencas obstrukci la baloton de la ekstremdekstra plimulto koncerne la striktigon de la aranĝoj pri akceptado de la azilpetantoj en Italio.
/image%2F0553642%2F20230420%2Fob_e0e272_italion.jpg)
20/06/2019
Rasismo kaj ksenofobio gangrenas Italion
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/rasismo-kaj-ksenofobio-gangrenas-italion.html
/image%2F0553642%2F20230420%2Fob_e2bc24_malia-migranto.jpg)
05/06/2018
Kalabrio: migrantaj laboristoj sude de Italio strikas, post la morto de Soumaila Sacko, malia migranto
/image%2F0553642%2F20230420%2Fob_849724_map-of-rome-and-surrounding-area.jpg)
/image%2F0553642%2F20230420%2Fob_8ad0c0_kalabrio.jpg)
/image%2F0553642%2F20230420%2Fob_958ed7_admonas-italion.jpg)
/image%2F0553642%2F20230420%2Fob_994f78_tomatplukistoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20230420%2Fob_cc76d6_sacko.jpg)
/image%2F0553642%2F20230420%2Fob_98ff31_danf.jpg)