10/04/2023
La irana polico anoncis uzadon de « inteligentaj » teknologioj por kontroli la surhavon de la vualo, devigata de post la Islama revolucio de 1979, kaj aparte kontestata de post la morto de Mahsa Amini pasintjare.
« La irana polico instalas kameraojn en la publikaj lokoj kaj en la strato por malhelpi la virinojn demeti sian hiĝabon kaj malobei la vestokodon de la lando », raportas la retejo Middle East Eye.
Sabaton la 8an de aprilo en komunikaĵo, la polico sciigis, ke ĝi utiligas kameraojn kaj aliajn « inteligentajn » ilojn. La virinoj kulpaj pri tiu delikto ricevos « SMS, informante ilin pri la konsekvencoj ». Citita interalie de la BBC, la komunikaĵo priskribas la vualon kiel « unu el la civilizaj fundamentoj de la irana nacio » kaj petas de la komercistoj, ke ili konduku « diligentajn inspektojn ».
La netoleremo de la konservativuloj
Kiel memorigas "Middle East Eye", « de post la aresto kaj morto en detenado pasintjare de Mahsa Amini, 22-jara, multaj iranaj virinoj komencis formeti sian vualon kaj montri tion en la sociaj retoj por protesti kontraŭ la registaro. Mahsa Amini estis akuzita, ke ŝi surhavis la devigitan hiĝabon el 'netaŭga maniero" ».
Malgraŭ la risko de monpuno kaj aresto, « multaj virinoj plu defias la devigan vesto-kodon en vendejaroj, restoracioj kaj komercejoj, ankaŭ sur la strato », aldonas la tutaraba retejo.
Eĉ se la lando draste subpremis la kontestadon, « radikaluloj daŭre postulas pli drastan aplikon de la leĝo », mencias la BBC, en Londono.
Pasintan sabaton, 1-an de aprilo, la irana prezidento Ebrahim Raisi ripetis, ke la surhavo de la hiĝabo fare de la iranaj virinoj estas « religia neceseco. »
Video ĉi-sube: La teknologio je la servo de la milito kontraŭ la virinoj. La propagando de la islama reĝimo publikigas tiun videon por demonstri sian kapablecon fotadi senvualajn virinojn en la stratoj, identigi ilin kaj sendi al ili SMS, kiuj minacas pri juĝaj persekutoj pere de « inteligentaj sistemoj ».
La technologie au service de la guerre contre les femmes. La propagande du régime islamique publie cette vidéo pour démontrer sa capacité à prendre des photos des femmes sans voile dans les rues, les identifier et leur envoyer des SMS de menaces de poursuites judiciaires via «… pic.twitter.com/gNwSD3TMjz
— lettres de Teheran (@LettresTeheran) April 10, 2023
/image%2F0553642%2F20230410%2Fob_2e7a95_iran-map.png)
/image%2F0553642%2F20230410%2Fob_836045_venenigho.jpg)