/image%2F0553642%2F20230421%2Fob_b4b273_5264.png)
21/04/2023
Partnerece kun la asocio Salidarnast, fondita en Bremeno fare de belorusaj sindikataj aktivuloj, kiuj forlasis la landon pro sekurecaj kialoj. La organizaĵo estis kreita por subteni la sindikatajn aktivulojn arestitajn kaj kondamnitajn de la reĝimo de Lukaŝenko.
La asocio Salidarnast provizas humanitaran, leĝan kaj informan helpojn al tiuj personoj kaj iliaj familioj, kaj kuraĝigas ĉiujn kunigi la lukton por la liberigo de la politikaj malliberuloj.
La kampanjo estas lanĉita partnerece kun la Belorusa Kongreso de la demokratiaj sindikatoj, la Internacia sindikata konfederacio (ISK), la Internacia unuiĝo de la nutraĵlaboristoj (IUN), la monda sindikato IndustriALL kaj la Internacio de la publikaj servoj (IPS).
La 19an de aprilo, dekoj da sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj de la Belorusa Kongreso de la demokratiaj sindikatoj estis arestitaj. Tiuj arestoj estis pravigitaj pro la sindikata opinio publike kontraŭ-milita kaj pro la kritiko de la belorusaj aŭtoritatoj, kiuj kulpas pri malobservadoj de la fundamentaj homaj rajtoj.
Pli ol 30 sindikatanoj estis kondamnitaj pro ilia opinio ĝis 9 jaroj da malliberejo surbaze de artefaritaj akuzoj.
Ĉiuj demokratiaj sindikatoj estis malfonditaj kaj la sindikataj aktivecoj malpermesitaj. La sindikataj aktivuloj kaj la laboristoj, kiuj partoprenis la manifestaciojn de 2020 estis maldungitaj. La maldungitaj laboristoj ne povas retrovi laborpostenon kaj estas senigitaj je vivtenaj rimedoj. La sindikataj gvidantoj enkarcerigitaj estas amase enlistigitaj kiel ekstremistoj kaj teroristoj.
La sindikatoj rajtas funkcii libere kaj defendi la rajtojn kaj la interesojn de siaj membroj. La represio kaj la persekutado ĉesu kaj la politikaj malliberuloj estu liberigitaj !
Kampanjo en Esperanto, subskribu:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5274
/image%2F0553642%2F20230421%2Fob_c11de6_belarusmap.jpg)
Retmesaĝo:
Mi petas liberigon de la sindikataj kaj politikaj malliberuloj, finon de la represio kontraŭ la sindikataj aktivuloj kaj restarigon de garantio pri laŭleĝa aktiveco de la sendependaj sindikatoj. Sindikata aktiveco ne estas ekstremismo !
Partnerece kun la asocio Salidarnast, la Belorusa Kongreso de la demokratiaj sindikatoj, la Internacia sindikata konfederacio (ISK), la Internacia unuiĝo de la nutraĵlaboristoj (IUN), la monda sindikato IndustriALL kaj la Internacio de la publikaj servoj (IPS).