/image%2F0553642%2F20230315%2Fob_e766b4_640f73642b3f6-063-1446322742.jpg)
15/03/2023
La diversaj zonoj de borado ebligos produktadon de 576 milonoj da bareloj da petrolo dum ĉirkaŭ 30 jaroj. Tio kaŭzos nerektan emision ekvivalentan al 239 milonoj da tunoj de CO2.
Lundon 13an de marto, la usona administrado de Joe Biden aprobis la projekton de la usona giganto ConocoPhillips, granda nafto-ekspluatado en Alasko, ekstreme kontestitan de la medidefendantoj en Usono, kiuj jam lanĉis vastan kampanjon por alarmi pri la katastrofaj konsekvencoj por la klimato.
La projekto estis tamen reduktita al tri zonoj de borado kontraŭ la kvin origine petitaj de la entrepreno, menciis la usona ministrejo pri Internaj aferoj, taskita pri la federalaj teroj en Usono. La petrol-ekspluatado situos nord-okcidente de Alasko sur teroj, kiuj apartenas al la usona Ŝtato. Tamen, kiam la demokrata prezidento enposteniĝis, li promesis ne permesi novajn petrol- aŭ gas- boradojn sur la federalaj teroj.
Ekvivalenta al la emisioj de 64 karbo-centraloj
Laŭ la dokumento de la ministrejo, la aprobita projekto ebligos produktadon de 576 milionoj da bareloj da petrolo dum ĉirkaŭ 30 jaroj. Ĝi ankaŭ kaŭzos nerektan emision ekvivalentan al 239 milonoj da tunoj da CO2, nome ekvivalento al la emisioj de 64 karbo-centraloj dum jaro, laŭ kalkulilo de la Usona agentejo pri protektado de la medio (APM). Cele al komparo, Usono ellasis en 2020 ekvivalenton de 5,9 miliardoj da tunoj da CO2, laŭ la APM.
Dezirante samtempe doni garantion al la medidefendantoj, la usona registaro anoncis, ke ĝi laboras al kromaj protektoj koncerne vastan zonon de la nacia petrol-rezervejo. Li ankaŭ anoncis ĝian deziron malpermesi el konstanta maniero la boradojn sur granda zono de la Arkta oceano, kiu randas tiun rezervejon.
« Detruaj efikoj »
La defendantoj de la projekto Willow esperas de ĝi kreadon de dungado, kaj kontribuon al la energia sendependeco de Usono. Sed la medidefendaj asocioj denuncas siaflanke katastrofon por la klimato. « Willow estos unu el la plej grandaj petrol- kaj gas- ekspluatadoj sur publikaj federalaj teroj en la lando », reagis la medidefenda organizaĵo Sierra Club. « La karbo-poluado, kiun ĝi ellasos en la aeron, havos detruajn efikojn por niaj loĝantaroj, la sovaĝa vivo kaj la klimato. Ni suferos konsekvencojn de ĝi dum estontaj jardekoj ».
De tagoj, multnombraj videoj, kiuj kontraŭas la projekton jam videblas en la socia retejo TikTok, kaj retpeticio jam kolektis pli ol 3,2 milionojn da subskriboj. La lukto kontraŭ la projekto Willow daŭras de antaŭ jaroj. Ĝi estis origine aprobita de administrado Trump, antaŭ ol esti provizore haltigita en 2021 fare de juĝisto, kiu sendis ĝin al nova ekzameno de la registaro.