/image%2F0553642%2F20230311%2Fob_47439d_w1280-p4x3-2023-01-21t171918z-18516291.jpg)
11/03/2023
La paramilita grupo Wagner pretiĝas malfermi 58 centrojn de rekrutigo en 42 urboj de Rusio. Anoncis tion, ĝia ĉefo Evgeni Prigoĵin vendredon 10an de marto. Tiu evento nutradas la prognozojn koncerne la rusiajn homajn perdojn kaj la rivalecon inter tiu milico kaj la regula armeo de la Federacio.
Ĉu temas pri kompenso de la gravaj homaj perdoj pro la intensiĝo de la bataloj por la kapto de la urbo Baĥmut ? Kredeble. Tiujn lastajn semajnojn, Evgeni Prigoĵin plendis, ke li ne plu povas rekrutigi malliberulojn interŝanĝe kontraŭ punreduktoj. Pro tio sendube li decidis rekrutigi specifan publikon.
Efektive, plejparte de tiuj 58 rekrutigaj centroj, inter kiuj ok situas en Moskvo, estas malfermitaj en sportejoj kaj kluboj de luktosporto. Tio estas la pruvo, ke la oligarko proksima de Vladimir Putin provas pliampleksigi la nombron de siaj milicanoj. Kelkaj suspektas novan epizodon de rivaleco, kiu opozicias lin al la kadroj kaj estroj de la regula armeo, sed tio ne certas.
La celo de la stabo, kiel tiu de Wagner, estas gajni batalojn surterene. Se la homaj perdoj estas tiel multnombraj, kiel sugestas la nombroj provizitaj de la Ukrainoj kaj Okcidentuloj, la rusia potenco tiel trovis rimedon rekrutigi kromajn virojn sen anonci novan partan mobilizadon, eĉ ĝeneralan mobilizadon, kun la negativa efiko, kiu povus naski en la rusia loĝantaro.
/image%2F0553642%2F20230311%2Fob_f516ca_partituron.jpg)
07/03/2023
LA ORKESTRO DE LA BLINDULOJ, SURDULOJ, AMNEZIULOJ, ĈARLATANOJ KAJ LA KOMPLICOJ LUDAS SIAN PARTITURON