/image%2F0553642%2F20230310%2Fob_fe7606_pakistano.jpg)
10/03/2023
Miloj da virinoj manifestaciis merkredon 8an de marto en tuta Pakistano okaze de la Internacia tago de la virinaj rajtoj. En pluraj grandaj urboj de la lando, la aŭtoritatoj provis bloki tiujn marŝadojn nomitajn « Aurat marŝado » kaj fonto de fortaj streĉitecoj.
Kontraŭ-manifestacioj estis organizitaj fare de membroj de religiaj organizaĵoj kaj partioj superkonservativaj, kiuj postulas konservadon de la islamaj valoroj.
« Ni ne akceptas la virinan marŝadon », skandis ĉirkaŭ sesdek viroj kore de Islamabado. Preskaŭ sama nombro de policistoj armitaj per longaj bastonoj ĉirkaŭis la grupon, en kiu troviĝis du virinoj vestitaj per nigra abajo, vizaĝo kovrita per nikabo.
« Mi subtenas la rajtojn de la virinoj, sed en la limoj de Islamo, diras unu el ili. Tiuj feministoj havas kiel sloganon « nia korpo, nia elekto », sed tio ne estas justa. Prefere estas « nia korpo kaj la elekto de Dio ». Estas tiel, ĉar Dio kreis nin. Se ili akirus tiujn liberecojn, kiujn ili deziras, ili ne povus prezenti sin kiel islamaninojn. »
La situacio estas pli kaj pli malfacila por la virinoj
En paralela strato, la marŝado de la virinoj kolektas plurajn centojn da ĉiuaĝaj virinoj, kun tradiciaj kolorvestaĵoj.
Tahira Abdullah, defendantino de Homaj rajtoj kaj feministino, portas afiŝtabulon, sur kio estas skribita la slogano : « mia korpo, mia elekto », kiun ŝi defendas.
« Kiel alia slogano devus esti ? Mia korpo, via elekto ? Mia korpo, la elekto de mia patro ? Mia korpo, la elekto de mia edzo ? Mia korpo, la elekto de mia frato ? Mia korpo, la elekto de mia filo ? Mia korpo, la elekto de la Ĉefministro ? Mia korpo, la elekto de la prezideto de Pakistano ? Al kiu apartenas mia korpo ? Mia korpo, mia elekto ! »
La situacio senĉese malpliboniĝas por la virinoj en Pakistano, denuncas la aktivulino meze de konteneroj kaj pikdratoj instalitaj de la polico ĉirkaŭ la feministoj tiel, ke ili ne povos marŝi en la ĉefurbo.