/image%2F0553642%2F20230301%2Fob_5a9e6b_1200x768-sweden-s-greta-thunberg-rear.jpg)
01/03/2023
Greta Thunberg kaj dekoj da aktivuloj de Sameio, indiĝena popolo de Arkto, plivastigis mardon la blokadon de la ministrejoj en Oslo, por protesti kontraŭ du ventoparkoj plu ekspluatataj en Norvegio, malgraŭ malfavora justica decido.
« Hodiaŭ, ni fermas la Ŝtaton », deklaris la samea muzikistino kaj aktivulino Ella Marie Haetta Isaksen al la protestantoj plejparte vestitaj per la tradicia kostumo blua kaj ruĝa de tiu popolo vivanta en zono, kiu kovras la nordon de Norvegio, Svedio kaj Finnlando, kaj ankaŭ Kolan duoninsulon en Rusio.
Krom la ministrejoj pri Petrolo kaj Energio, kies alirejoj jam estis blokitaj fare de aktivuloj tagon antaŭen, ili plivastigis la blokadon al la ministrejo pri Ekonomio kaj Financoj, kaj skandis sloganojn.
« Ni ne povas utiligi la supozan klimatan transiron kiel pretekston al koloniismo »
« Malmuntado de la ventoparkoj »
La polico malembarasis unu el la alirejoj al la ministrejo komence de la mateno, delokante aktivulojn perforte. De dimanĉo, la protestantoj ricevis helpon de Greta Thunberg, kiu kuniĝis kun la operacoj de blokado.
« Hodiaŭ, ni fermas la Ŝtaton »
« Ni ne povas utiligi la supozan klimatan transiron kiel pretekston al koloniismo », deklaris lundon ĉe la televidkanalo TV2, la juna svedino, konata kiel vigla aktivulino kontraŭ la fosiliaj energioj.
« Klimata transiro, kiu malobservas Homajn rajtojn ne indas tian nomon. » La aktivuloj postulas malmuntadon de du ventoparkoj en la regiono Fosen, okcidente de Norvegio, kiujn ili kvalifikas « kontraŭleĝaj » de post sensacia decido de la norvegia Ĉefkortumo, antaŭ iom pli ol 500 tagoj.
« Klimata transiro, kiu malobservas Homajn rajtojn ne indas tian nomon »
/image%2F0553642%2F20230301%2Fob_24b41f_venkon.jpg)
24/01/2020
Svedio: la Sameoj akiras historian venkon
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/svedio-la-sameoj-akiras-historian-venkon.html
/image%2F0553642%2F20230301%2Fob_b1dd18_800px-locationsapmi.png)
/image%2F0553642%2F20230301%2Fob_e66684_danghero.jpg)