Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mars 2023 2 14 /03 /mars /2023 22:45

14/03/2023

La Internacia Puna Kortumo pristudas ankaŭ la rusajn bombadojn, kiuj celas civilajn infrastrukturojn.

Du ĉefaj aferoj okupas nun la enketistojn de la Internacia Puna Kortumo. Temas pri la infanoj translokitaj al Rusio, kaj la intencaj bombadoj kontraŭ civilaj infrastrukturoj. Laŭ la New York Times, la Internacia Puna Kortumo (IPK) intencas persekuti Rusojn pro militkrimoj koncerne ambaŭ temojn.

Laŭ la usona mediato, la unua afero koncernas la forkaptadon de ukrainaj infanoj, kiuj estas poste senditaj al adopto aŭ al reedukaj kampoj.

La dua afero koncernas la akuzojn pri la bombadoj fare de la rusiaj fortoj, kiuj intence celas per misiloj civilajn infrastrukturojn, kiel elektrajn kaj hidraŭlikajn centralojn.

La kortumo kreita en 2002 por juĝi la plej terurajn krimojn plenumintajn en la mondo, intencas ankaŭ postuli arestmandatojn kontraŭ pluraj personoj, laŭ la New York Times.

La mediato citas nunajn kaj eksajn anonimajn respondeculojn de la IPK, sed provizas nek detalojn pri la personoj koncernataj, nek kiam tiuj personoj estos kulpigitaj. De pli ol jaro, la IPK enketas pri eventualaj militkrimoj aŭ krimoj kontraŭ la Homaro plenumintaj dum la rusia ofensivo.

 

Forkaptadoj de infanoj estas « objekto de prioritata enketo »

Pli frue ĉi-monate post vizito en Ukrainio, ĝia prokuroro Karim Khan deklaris, ke la supozataj forkaptadoj de infanoj estas « objekto de prioritata enketo ». « La infanoj ne povas esti traktataj kiel militakiro », li deklaris en komunikaĵo la 7an de marto. Karim Khan substrekis, ke li vizitis sancentron por infanoj sude de Ukrainio, kiu estis « malplena, post supozata deportado de infanoj de Ukrainio al la Rusia Federacio » aŭ aliaj okupaciataj zonoj.  

La prokuraro menciis, ke li enketas pri la atakoj kontraŭ « gravaj civilaj infrastrukturoj », kaj ke li vizitis la lokojn de pluraj el tiuj bombadoj. Karim Khan antaŭe priskribis Ukrainion kiel « krimscenon », kaj ankaŭ iris al Buĉa, apud Kijivo, kie ĵurnalistoj de la franca Novaĵagentejo AFP vidis almenaŭ 20 korpojn kuŝantajn sur strato.          

Nek Rusio nek Ukrainio estas membroj de la IPK, sed Kijivo agnoskis la kompetentecon de la kortumo sur sia teritorio kaj laboras kun la prokuroro. Rusio neas la asertojn pri militkrimoj. La ekspertoj agnoskis, ke estas neprobable, ke tiu lando liveru suspektatojn.     

01/01/2023

Novjaro en Ukrainio: En Kijivo, rusiaj aerfrapoj celis koncertejon, hotelon, kaj plurajn civilajn infrastrukturojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/novjaro-en-ukrainio-en-kijivo-rusiaj-aerfrapoj-celis-koncertejon-hotelon-kaj-plurajn-civilajn-infrastrukturojn.html

21/12/2022

Trudita deportado de ukrainaj infanoj al Rusio: asocio petas malfermon de enketo pro « genocido » ĉe la Internacia Puna kortumo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/trudita-deportado-de-ukrainaj-infanoj-al-rusio-asocio-petas-malfermon-de-enketo-pro-genocido-ce-la-internacia-puna-kortumo.html

03/03/2022

Milito en Ukrainio : « Ni eĉ ne plu sukcesas kalkuli » la nombron de mortintoj en Buĉa, atestas armepastro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/milito-en-ukrainio-ni-ec-ne-plu-sukcesas-kalkuli-la-nombron-de-mortintoj-en-buca-atestas-armepastro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }