/image%2F0553642%2F20230302%2Fob_abc5dd_128795305-mediaitem128795303.jpg)
02/03/2023
Bildo: la gepatroj timas sendi siajn filinojn al lernejo, kaj postulas retkursojn.
Pasintan merkredon en lernejoj de Irano, pli ol cent junulinoj veneniĝis per gasoj. De post novembro, serio de similaj kazoj okazis. Laŭ surlokaj ĵurnaloj, tio kaŭzas kreskantan emocion en la lando.
Junulinoj de sep lernejoj de la urbo Ardabilo (nordo) malsaniĝis dummatene fare de gasemisioj. Laŭ deklaro de la ĉefo de la malsanulejo al la novaĵagentejo Tasnim, 108 estis transportitaj ĝis malsanulejo.
La ĝenerala stato de la lernejaninoj, kiuj suferis spirmankon kaj naŭzon evoluas favore, li precizigis. La ĵurnaloj menciis ankaŭ aliajn kazojn de veneniĝo en almenaŭ tri establaĵoj de Teherano.
En liceo de Tehransar, okcidente de la ĉefurbo, lernejaninoj estis « venenitaj per ia ŝprucigilo », menciis siaflanke la novaĵagentejo Fars, kiu raportas la dirojn de gepatroj. La sama informfonto informas pri la mobilizado de la urĝaj surlokaj servoj.
Azoto, kombinaĵo utiligata kiel sterko
Merkredon, Zahra Sheikhi, porparolanto de la parlamenta komisiono pri sano deklaris, ke de post la unuaj kazoj de spirveneniĝo, kiuj okazas de fine de novembro en la sankta urbo Ĥomo, kaj en Boruĝerd (okcidento), preskaŭ 800 lernantinoj estis tuŝataj.
Laŭ la rezultoj de toksologiaj ekzamenoj provizitaj de la ministrejo pri Sano kaj cititaj de deputito, la toksa substanco uzata en Ĥomo konsistis interalie en gaso N2, enkavanta azoton, utiligata en industrio aŭ kiel agrikulturaj sterkoj.
Ebla terorisma ago celanta fermadon de la lernejoj de junulinoj
La afero estigis ondon da kolero en la lando, kie voĉoj denuncas la silenton de la aŭtoritatoj fronte al la kreskanta nombro de tuŝataj lernejoj.
Kelkaj lernantinoj estis mallonge hospitaligitaj, sed neniu grave malsaniĝis. La ministrejo pri Sano eksplikis dimanĉon, ke « kelkaj individuoj » provas, per tiaj agoj, « fermi ĉiujn lernejojn, aparte tiujn de la junulinoj ».
Larĝe agnoskita, edukado por ĉiuj estas devigata en Irano, kie la junulinoj eĉ reprezentas plimulte de la studentoj en la universitatoj.
/image%2F0553642%2F20230302%2Fob_04119c_128388886-bbcmp-iran.png)
/image%2F0553642%2F20230302%2Fob_a57ff4_manifestacioj.jpg)