/image%2F0553642%2F20230331%2Fob_d57e2b_mdzyspnpyva63ibaaqhavonrt4.jpg)
31/03/2023
Ĉi-vendrede, la ukraina prezidento omaĝis la viktimojn, jaron post la retreto de la rusiaj trupoj de Buĉa, en la ĉirkaŭurbo de Kijivo, kaj la malkovro de la abomenindaĵoj kontraŭ ĝia loĝantaro.
« Ni neniam pardonos » la mortintojn de Buĉa, deklaris ĉi-vendrede Volodimir Zelenskij okaze de la unua datreveno de la rusia retreto de la martira urbo, fariĝinta simbolo « de la abomenindaĵoj » imputitaj al la trupoj de Moskvo. « Ni punos ĉiujn kulpintojn », promesis la ukraina prezidento dum la ceremonioj.
La 31an de marto 2022, la rusia armeo retretis de Buĉa, en la cirkaŭaĵoj de Kijivo, kaj de la tuta nordo de la ukraina ĉefurbo, monaton post komenco de la invado de la lando ordonita de la prezidento Vladimir Putin. Du tagojn poste, la masakro malkaŝe aperis: kalcinitaj vrakoj de veturiloj, detruitaj domoj kaj ĉefe, disigitaj laŭ pluraj centoj da metroj, la kadavroj de dudek viroj civilvestitaj, inter kiuj unu kun manoj ligitaj en la dorso.
Tiuj scenoj ŝokis la tutan mondon.
Kijivo kaj la okcidentuloj denuncis senjuĝajn ekzekutojn de civiluloj kaj militkrimojn. Du tagojn post la malkovro kaj dum lia surloka vizito, la prezidento Zelenskij, videble emociega, denuncis « militkrimojn », kiuj estos agnoskitaj fare de la mondo kiel « genocido ». La Kremlo kontentiĝis dementi ĉiun implikon, kaj elvokis enscenigon.
De tiam, preskaŭ ĉiuj eksterlandaj estroj, kiuj vizitis Ukrainion, atingis ankaŭ Buĉa-n. La lasta ĝin nun, la japana Ĉefministro Fumio Kiŝida esprimis sian « fortan senton de indigno » pasintsemajne. Pasintjare, li vigle kondamnis la « agreson » kontraŭ Ukrainio.
« Krimo kontraŭ la Homaro »
La rusiaj fortoj estis akuzataj fare de la ukrainaj aŭtoritatoj, pri multaj ekscesoj post la malkovro de centoj de korpoj en Buĉa kaj en aliaj urboj, centoj da tomboj apud Izjum aŭ « torturĉambroj » en la rekonkeritaj urboj, laŭ Kijivo. En marto, la Internacia Puna Kortumo emisiis arestmandaton kontraŭ Vladimir Putin pro la « deportado » de miloj da ukrainaj infanoj al Rusio. Grupo de enketistoj de Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke tiu agado konsistigas « militkrimon » kaj verŝajne « krimon kontraŭ la Homaro ».
Kijivo insistas siaflanke pri la kreado de speciala tribunalo por juĝi la plej altajn rusiajn respondeculojn pro « krimo de agreso » kontraŭ Ukrainio, sed ĝia preciza formo plu levas kompleksajn leĝajn demandojn.
/image%2F0553642%2F20230331%2Fob_d354ec_adopto.jpg)
14/03/2023
Milito en Ukrainio : La Internacia Puna Kortumo deziras persekuti Rusojn pro forkaptado de infanoj senditaj al adopto
/image%2F0553642%2F20230331%2Fob_7c8937_2-2.jpg)
11/10/2022
Milito en Ukrainio: patrino kaj ŝia filino rakontas du semajnojn da seksperfortoj kaj teroro en Buĉa (2/2)
/image%2F0553642%2F20230331%2Fob_4741a1_1-2.jpg)
09/10/2022
Milito en Ukrainio: patrino kaj ŝia filino rakontas du semajnojn da seksperfortoj kaj teroro en Buĉa (1/2)