/image%2F0553642%2F20230313%2Fob_2a0164_38556-1.jpg)
13/03/2023
La israela registaro restas surda fronte al la forta mobilizado kontraŭ la reformo de la juĝa sistemo. Dimanĉon 12an de marto, pli ol 100 000 personoj kolektiĝis sur la stratoj por denunci leĝon juĝitan kontraŭ-demokratia.
Post 10 semajnoj da popola mobilizado, la israela registaro tute ne reagas. Dimanĉon 12an de marto, pli ol 100 000 personoj denove kolektiĝis en Tel-Avivo por denunci la reformon de la juĝa sistemo, decidita de la registaro. Sed la Ĉefministro, Benjamin Netanjahu ŝajnigas surdecon. « Dum mia moviĝo al Italo, mi renkontis dekojn da italaj entreprenistoj. Kaj neniu parolis al mi pri juĝa reformo », li deklaris.
Reformo, kiu limigas la juĝan potencon
La manifestaciantoj denuncas reformon kontraŭ-demokratian, kiu limigus interalie la kontrolon de la ekzekutivo fare de la Ĉefkortumo, kreskigante konsekvence la potencon de la nuna religia-ekstremdekstra koalicio.
« Se nur kategorio de personoj posedas la potencon, kelkaj partoj de la loĝantaro estos diskriminaciataj. Ekzemple, kiam oni estas virino hodiaŭ en Israelo, oni timas nuligon de la konkeritaj virinaj rajtoj », alarmas manifestacianto.