30/03/2023
La ĝenerala direktoro de la Internacia Atomenergia Organizaĵo (IAEO), kontrolanto pri nuklea energio, intencas viziti la centralon de Zaporiĵo, en Ukrainio. Dum la bataloj daŭras ĉirkaŭ la centralo, la ekspertoj plu maltrankviliĝas.
En Ukrainio, la ĝenerala direktoro de la IAEO, la internacia kontrolanto pri nuklea energio, intencas viziti post kelkaj tagoj la centralon de Zaporiĵo.
De post la invado de la plej granda centralo en Eŭropo fare de Rusio, tio estos la dua vizito.
De tiam la situacio ne pliboniĝis, tute male. Ses fojojn, la centralo estis malŝaltitaj de la elektro-reto. De monatoj sed vane, la IAEO postulas siaflanke sekurecan zonon por protekti la centralon.
Hryhoriy Plachkov (Ĥihorij Plaŝkov), unu el la plej famaj ekspertoj pri nuklea energio, estas eksteme maltrankvila.
Tamen, li ne estas nature alarmema, « li opinias, ke Rusio ne utiligos sian nuklean arsenalon ». Li flankenlasas tiun hipotezon, ĉar laŭ li « ankaŭ Rusio estus viktimo de ĝi »
La centralo de Zaporiĵo streĉas lin. Pri tiu situacio, li preferas ridi. « De jaro ni vivas kun la minaco de nuklea katastrofo, sed ni plu estas vivantaj. Ĉio estas en ordo ! Mi ŝercas, kompreneble », daŭrigas Hryhoriy Plachkov. « Neniam afero tia okazis en la historio de la homaj konfliktoj, en la historio de la Homaro. »
« Incidento en la centralo tuŝus, laŭ la kalkuloj de sciencistoj, miliardon de Homoj, en 40 landoj. » - Hryhoriy Plachkov, ukraina eksperto pri nuklea energio
Tamen la plej katastrofa situacio estas venonta. La sekureco de la centralo dependas de Kakhovka, giganta rezervejo de nesala akvo, situanta pli sude, kaj okupaciata de la rusia armeo. La nivelo de la rezervejo maltrankviligas lin. « La akvonivelo de la rezervejo estas tre malalta. Tio estas tre danĝera, ĉar la akvo necesas por malvarmigi la reaktorojn. Ĝis nun, tio estas ĝuste sufiĉa. Sed venontan someron, tio fariĝos vera problemo. »
Alia problemo minacas la centralon koncerne la surlokajn dungitojn. El la 11 000 dungitoj, preskaŭ duono fuĝis la rusian okupacion. Hryjoriy Plachkov interdiskutas diskrete kun tiuj, kiuj restas en la centralo: « Imagu la psikologian staton de la dungitoj. Ilia urbo estas invadita, ĉi tie vivas ilia familio, iliaj gefiloj. La bomboj falas apud la centralo. La situacio estas tre zorgodona. »
Hryjoriy Plachkov estas persvadita, ke se la IAEO ne ankoraŭ faris miraklon, ĝi tamen kontribuas al limigo de la damaĝoj. Li dividas tamen la opinion de la IEAO, tiel longe kiel la centralo ne estos ekster la batalzono kaj riparita, nuklea akcidento minacas.
/image%2F0553642%2F20230330%2Fob_d22936_atakoj.jpg)
08/08/2022
Nukleaj centraloj en Ukrainio : la ĝenerala sekretario de UN postulas haltigon de la « memmortigaj » atakoj
/image%2F0553642%2F20230330%2Fob_5f26e8_map-zaporizhzhia-russia-occupied-area.png)
/image%2F0553642%2F20230330%2Fob_44d5af_armeo.jpg)