Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2023 4 09 /03 /mars /2023 22:29

09/03/2023

Bildo: estas kontraŭleĝe esti gejo in my country. Mi estas rifuĝinto.

En Burundo, 24 personoj, inter kiuj respondeculoj de asocio, kiu luktas kontraŭ la Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (AIDS), kaj promocias entreprenemon de la junuloj, estis arestitaj la 23an de februaro, dum seminario financita de usona agentejo. Ili estis suspektitaj esti samseksemuloj en lando, kie la Ŝtatĉefo kvalifikas la samseksemulojn « malbenaj personoj », kaj kie neniu mediato aŭdacas elvoki la aferon. La personoj ĵus estis arestitaj kaj riskas ĝis du jaroj da malliberejo.

Inter la 24 personoj ĉeestis kelkaj adoltoj, kiuj prizorgas la asocion MUCO, kaj ankaŭ junuloj kaj junulinoj. Ili partoprenis la trian tagon de la seminario pri la « entreprenemo de la junuloj », kiam dekoj da policistoj kaj agentoj de la Nacia spionservo enrompis en la sidejon de la organizaĵo en Gitego, kie ili koletiĝis.      

Najbaroj alarmitaj pro la ir-revenoj de junuloj alarmis la policistojn, akuzante ilin pri samseksemo. Tiuj ĉi arestis ĉiujn personojn, kaj efektivigis traserĉadon en la buroo de la organizaĵo, kie ili trovis « narkotaĵojn, kondomojn kaj dokumentojn pri la rajtoj de la samseksemuloj », laŭ juĝa informfonto.

Sed male al la onidiroj, kiuj tiam cirkulis en la politika ĉefurbo de Burundo, la policistoj ekkonsciis, ke la asocio MUCO estas legitima, kaj ke ĝia seminario estas financita de la "Usona Agentejo por Internacia Evoluo" (USAID). Plie, ĝiaj membroj asertis, ke la kaptita materialo estis utiligita kiel didaktikaj iloj en la lukto kontraŭ la AIDS.            

Iliaj pravigoj havis nenian efikon. Malgraŭ foresto de ĉia ajn akuzo kontraŭ ili, la 24 personoj estis arestitaj pro « samseksemo aŭ instigo al samseksemo », tiam enkarcerigitaj en la malliberejo de Gitego, lundon 6an de marto, laŭ la asocio ACAT-Burundo kaj juĝa informfonto.

Ĉu tiuj arestoj estas ligitaj al la antaŭnelongaj diroj de la registaro ? La burunda prezidento, Evariste Ndajiŝimije, lanĉis kelkajn tagojn antaŭen viglan atakon kontraŭ la samseksemuloj, alvokante la burundanojn « forĵeti  » ilin, ĉar « ili alportas al ni malbenon ».              

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }