/image%2F0553642%2F20230303%2Fob_7f9315_fqspxrfwiaaj352.jpg)
03/03/2023
Tiu grava puno enskribiĝas en novan serion de procesoj, kiuj celas aktivulojn, ĵurnalistojn, kaj opoziciulojn al la reĝimo de Aleksandro Lukaŝenko.
Ales Bjaljacki estas famkonata figuro de la demokratia movado en Belorusio. La aktivulo kun-laŭreato de la Nobelpremio pri Paco en 2022, estas kondamnita al 10 jaroj da malliberejo fare de tribunalo de Minsko, anoncis vendredon 3-an de marto la NeRegistara Organizaĵo Viasna.
Tiu grava puno enskribiĝas en novan serion de procesoj, kiuj celas aktivulojn, ĵurnalistojn kaj opoziciulojn, subpremitajn de post la protestmovado de la somero 2020.
La NRO aldonas, ke du kunlaborantoj de Ales Bjaljacki, arestitaj kiel li en julio 2021 kaj juĝita samtempe ol li, Valentin Stefanoviĉ kaj Vladimir Labkoviĉ estis respektive kondamnitaj al naŭ kaj sep jaroj da enkarcerigo.
Kvara akuzito, Dmitri Soloviev, juĝita pro kontumaco post lia fuĝo al Pollando, ankaŭ estis kondamnita al ok jaroj da malliberejo. Ili ĉiuj estis aliparte kondamnitaj al monpuno de 185 000 belorusaj rubloj.
« Hontinda justico »
Ales Bjaljacki kaj liaj kolegoj estis akuzitaj, ke ili enirigis grandajn kvantojn da mono en Belorusion, kaj financis kolektivajn aktivecojn, « kiuj grave atencas al la publika ordo ». La tri viroj kontestis sian kulpecon.
Post la anonco de la juĝo, la ĉefa opoziciulino en ekzilo, Svetlana Ciĥanoŭskaja, denuncis « hontindan justicon ».
Siaflanke, la germana ministrino pri fremdaj aferoj, Annalena Baerbock, kvalifikis la proceson « farso ».
Ales Bjaljacki, 60-jaraĝa, fondis kaj prizorgis dum jaroj la NRO Viasna, ĉefa grupo de defendo de Homaj rajtoj en la lando.
Dum la manifestacioj de la jaro 2020 kontraŭ la reĝimo de Aleksandro Loukaŝenko, la NRO ludis ŝlosilan rolon en la dokumentado de la represioj kaj arestoj.
Li ricevis la Nobelpremion pri Paco kun du aliaj organizaĵoj de defendo de Homaj rajtoj, la rusia NRO "Memorial" kaj la "Centro por la civilaj liberecoj en Ukrainio".
/image%2F0553642%2F20230303%2Fob_e2cce9_belorusaj.jpg)
07/10/2022
La Nobelpremio pri paco estis aljuĝita al defendantoj de homrajtoj rusiaj, ukrainiaj kaj belorusaj
/image%2F0553642%2F20230303%2Fob_2eae84_images.jpg)
/image%2F0553642%2F20230303%2Fob_b642af_ago.jpeg)
/image%2F0553642%2F20230303%2Fob_8138cd_2022.jpg)
/image%2F0553642%2F20230303%2Fob_050c8d_liberecoj.jpg)