04/02/2023
La eks-prezidento Donald Trump kondukis politikon, kiu disigis la kontraŭleĝajn migrantojn disde iliaj infanoj. Elvokante « nacian honton », lia posteulo Joe Biden ekde sia enpostenigo aranĝis skipon dediĉitan identigi kaj lokalizi la disigitajn familiojn.
Ĵaŭdon 2an de februaro, la ministro pri Interna sekureco Alejandro Mayorkas ekzamenis la situacion de la migrantaj infanoj disigitaj de siaj familioj.
Post du jaroj da laboro, preskaŭ 4 000 infanoj disigitaj de siaj familioj inter 2017 kaj 2021 estis identigitaj, eksplikis la ministro. El tiu nombro de 4 000, iom malpli ol 1 000 ne ankoraŭ retrovis siajn gepatrojn. Inter ili, 148 infanoj baldaŭ « kuniĝos kun ili », kaj « 183 familioj estis informitaj, ke ili baldaŭ estos denove kunigitaj ».
Alejandro Mayorkas parolis pri « ne ankoraŭ finita esenca laboro », kaj promesis, ke la laborskipo plu provos kontakti la apartigitajn familiojn por ebligi al ili retroviĝi en Usono.
Politiko « zero-tolero »
Lanĉita en aprilo 2018, la politiko nomita « zero-tolero » de la Trumpa administracio daŭris nur kelkajn monatojn.
Temis pri malfermo de punaj persekutoj kontraŭ ĉiu persono enirintaj kontraŭleĝe trans limo kun Meksiko, kaj tiel enkarcerigi la parencojn sen iliaj infanoj. Laŭ la Trumpa administracio, tio konsistigis malinstigan rimedon.
Sed post la forlaso en junio 2018 de tiu politiko, kiu kaŭzis indignoprotestojn eĉ ĉe la respublikanoj, tiu administracio tamen plu disigis la familiojn.
Ĝi uzadis regulon ebligante aresti kaj elpeladi sendokumentan parencon se li kulpis pri grava delikto, sed eksplikas la asocioj, ĝi ankaŭ aplikiĝis al la negravaj deliktoj, kiel maltaŭgaj kondutoj en trafiko.
/image%2F0553642%2F20230204%2Fob_0b9fab_maxresdefault.jpg)
/image%2F0553642%2F20230204%2Fob_57810f_meksiko.jpg)
/image%2F0553642%2F20230204%2Fob_4cd833_migrado.jpg)
/image%2F0553642%2F20230204%2Fob_c4244a_gepatroj.jpg)
/image%2F0553642%2F20230204%2Fob_be7296_gefiloj.jpg)