20/02/2023
La 18an de januaro, la morto de juna aktivulo fare de la polico en la Atlanta arbaro konsistigas malĝojan kaj senprecedencan eventon en Usono, kie la medidefendantoj, kvalifikitaj « ekoteroristoj » en multaj Ŝtatoj, estas pli kaj pli draste subpremitaj.
« Li estis kromnomita "Tortuguita", "testudeto"», memorigas la ĵurnalo The Guardian. Aĝa 26-jarojn, la juna ekologiista aktivulo Manuel Esteban Paez Terán, mortigita de la polico en la Atlanta arbaro la 18an de januaro, estas sendube « la unua nuntempa medidefendanto mortigita en Usono », kulmina punkto de « danĝera eskalado de la represio kaj kriminaligo de la medidefendantoj », kiel denuncas de antaŭ jaroj la ekologiistaj organizaĵoj.
La surlokaj kaj Ŝtataj aŭtoritatoj reagis per « kreskanta agreso » kontraŭ la provo de manifestaciantoj, kiuj defendas la Atlantan arbaron kontraŭ la konstruado de vasta polica trejncentro, notas la ĵurnalo. La resultato estas, ke de post decembro, « 19 aktivuloj estis enkarcerigitaj sur bazo de leĝo pri enlanda terorismo de la Ŝtato de Georgio ».
Tiu ondo de represio enskribiĝas « en kunteksto de alarma kresko de kazoj de medidefendantoj minacitaj, arestitaj, kaj akuzataj de pli kaj pli gravaj krimoj, kio eĉ povas esti terorismo », ĉar ili kontraŭis la konstruadon de naftokondukilo aŭ detruadon de arbaroj aŭ aliaj naturaj spacoj en Usono.
La granda timo de ekoterorismo
Kiel substrekas The Guardian: « La severa represio, kiu frapas nun la defendantojn kaj la klimatajn aktivulojn, kiuj agadas kontraŭ la akaparado de teroj, estas unu el la konsekvencoj de la leĝaro starigita post la atencoj de la 11a de septembro 2001.»
La plivastigo de la difino de terorismo efektive kaŭzis ondon de arestoj, […] kiuj celis tiujn, kiuj estas de nun nomataj « ekoteroristoj ».
Laŭ Kai Bosworth, profesoro pri geografio ĉe la universitato de Virginio, pridemandita de la ĵurnalo : « La kriminaligo de la defendantoj de la rajto al la tero, de la protektato de la medio, kaj de la indiĝenaj nacioj, bazita sur la leĝoj pri sekureco de la esencaj infrastrukturoj estas sekvaĵo de la Patriot Act. Tiu leĝaro kontribuis al la nuna eskalado, ĉar ĝi provizas difinon de terorismo pli svaga kaj pli larĝa, kaj ebligas timigi kaj deadmoni la pacajn manifestaciantojn. »
De tiu epoko – kaj aparte de post la granda mobilizado de Standing Rock, en 2016 et 2017, kontraŭ la konstruado de la naftokondukilo Dakota Access, en Norda Dakoto -, totalo de 20 usonaj Ŝtatoj promulgis leĝojn, kiuj « trudas severajn punojn okaze de blokado de la esencaj infrastrukturoj, ekzemple konsiderante kiel grava delikto la senrespekton de proprieto, aŭ enkondukante leĝojn kontraŭ enlanda terorismo tiel svagajn, ke ili estas uzataj por persekuti ekologiistojn aŭ indiĝenajn komunumojn ».
Reagoj « senkonteste ekscesaj »
Laŭ la advokato Steven Donziger, kiu longtempe luktis kontraŭ la petrolgiganto Chevron: « Ju pli ni proksimiĝas de la senrevena punkto koncerne la klimatan ŝanĝiĝon, des pli la streboj celantaj silentigi ĉian postulon favore al pura energia transiro intensiĝas. »
Laŭ li, « persekuti junulojn, kiuj provas protekti arbaron sturmante al ili, same kiel temus pri milita operaco estas senkonteste ekscesa ».
Dum semajnoj, li mencias, tiuj personoj estis traktitaj kiel teroristoj, kio estas skandala konfuzo de termino. La polico tiel estis menstrudita por kredi, ke tiuj junuloj estas teroristoj. Nu, kion oni faras de la teroristoj en Usono ? Oni mortigas ilin. Kaj la profetaĵo memrealiĝis.
/image%2F0553642%2F20230220%2Fob_ca645b_us-forest-map.jpg)
/image%2F0553642%2F20230220%2Fob_6039f0_naftokondukilo.jpg)