Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 février 2023 3 08 /02 /février /2023 22:21

08/02/2022

En la unuaj semajnoj de la Rusia invado de Ukrainio, la vilaĝo Horenko, norde de Kijivo, estis unu el la plej tuŝitaj lokoj en la regiono de Buĉa.

Pli ol mil konstruaĵoj estis detruitaj, inter kiuj multaj domoj kaj domegoj. Tetjana estas unu el la elsavitoj, kiuj plu vivas tie. Ŝia domo estis detruita pasintan marton.

La junaj volontuloj de la NeRegistara Organizaĵo "Brave to Rebuild" helpis ŝin por malembarasi la rubaĵojn.

Olena Liaŝenko, kiu kunordigas la surlokan skipon eksplikas la demarŝon: « Bedaŭrinde, la proprietuloj de tiuj domoj havas nek la rimedojn nek la monon por purigi siajn terenojn. Kiam ili perdis sian domon, ili perdis ĉion. Pro tio ni laboras ĉi tie kiel volontuloj, por helpi ilin rekonstruadi almenaŭ minimumon. Tio postulas multe da tempo kaj laboro, sed alia rimedo ne ekzistas por purigi la terenon ».    

La domo de Tetyana estis cindrigita de rusia obuso, kiu eksplodis en ŝia ĝardeno. La laboro de la volontuloj redonas al ŝi esperon ; « Ili revivigis min. Nun ni purigas por prepari rekonstruadon, malgraŭ ĉio, kio okazis. Tiu domo estas plenplena de la energio de mia avino, de mia patrino, kaj de la mia. Mi amas tiun lokon, nenien aliloken mi volas iri. Mi volas resti ĉi tie ».       

La volontuloj promesis plu helpi Tetjana, ĝis kiam la tereno estos tute purigita. Unu post al alia, la kamionoj transportas la ruinaĵojn kaj la feraĵojn ĝis la rubejo. Dum du tagoj, "Brave to Rebuild" ŝargis du kamionojn.     

Roman, 20-jara, studas matematikon. Kiel ĉiuj aliaj ĉi tie, li dediĉas sian libertempon al rekonstruado de sia lando. Lia impliko en la NRO "Brave to Rebuild" estas por li evidenta: « La milito komenciĝis de preskaŭ jaro, kaj multaj ruinaĵoj estu malembarasitaj kaj domoj rekonstruitaj ».

« Mi povintus esti viktimo. Mi loĝas 5 kilometrojn for, mia domo povus esti detruita. Do, se mi ne helpas la homojn, kiuj vivas tie, kiu faros tion ? »

Tio estas unua paŝo al malrapida rekonstruado de Ukrainio.

Multlingva retejo: https://fr.euronews.com/2023/02/08/ukraine-a-horenka-au-nord-de-kyiv-les-volontaires-aident-a-reconstruire-les-quartiers-detr

https://www.youtube.com/watch?v=aCbzpG_QuDA      

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }