07/02/2022
Raphaël Pitti petas de Unuiĝintaj Nacioj kaj ankaŭ de Rusio, ke ili faciligu la intervenon de la humanitaraj kuracistoj. Li maltrankviliĝas interalie pri la zono de Idlib, plu regata de la ribelantoj, kaj kie « miloj da personoj vivas sub tendoj ».
« Gravas remalfermi la humanitarajn koridorojn » en Sirio, tagon post la perfortaj tertremoj, kiuj okazis sur la siria kaj turka teritorioj, pledis mardon 7an de februaro la profesoro Raphaël Pitti, respondeculo pri formado ĉe la NRO Mehad.
Dum la provizora bilanco mencias ĝis 4 890 mortintoj, li lanĉas « alvokon al la internacia komunumo », kaj aparte al la Konsilio pri sekureco de UN.
Raphaël Pitti alvokas ankaŭ « Rusion, kiu iompostiome fermis pro la milito la humanitarajn koridorojn », kiuj ekzistis en Sirio. « El la kvar koridoroj, nur restas unu, kiu nutras la zonon de Idleb », bedaŭras tiu specialisto pri urĝa medicino, kiu jam plurfoje intervenis en Sirio.
Li petas interalie « la remalfermon de la humanitara koridoro de Bab el-Salam, kie miloj da personoj vivas sub tendoj en katastrofaj kondiĉoj ».
« Maltrankvilo por Idlib, plu regata de la ribelantoj »
La respondeculo de la NRO Mehad bedaŭras « gigantan humanitaran katastrofon, kiun liaj skipoj neniam imagis suferi ». Tiuj skipoj agadas por sano kaj internacia solidareco. Li tute aparte maltrankviliĝas por la siria regiono Idlib, « plu regata de la ribelantoj, kaj kiu ĉefe dependas de la internacia humanitara helpo ».
Raphaël Pitti eksplikas, ke inter la milionoj da delokitoj, kiuj vivis sub tendoj en la regiono, multaj « provis rekonstruadi siajn loĝejojn per antaŭfabrikaĵoj kaj cementoblokoj, sed lundon ĉio disfalis ».
Al tio aldoniĝas la ekstremaj meteologiaj kondiĉoj, kio demonstras, ke la urĝeco konsistas ne nur en « serĉado de la personoj eble plu vivantaj sub la disfalaĵoj, sed antaŭ en protektado de la loĝantaro ».
« Ni bezonas vian helpon »
Por fronti la katastrofon, la NeRegistara Organizaĵo « refunkciigis siajn moviĝantajn klinikojn, kiuj ne plu funkciis dum tiuj lastaj tempoj, ĉar perfortaĵoj malkreskis, do la malsanulejoj povis labori preskaŭ normale ».
Raphaël Pitti aldonas, ke liaj skipoj planas ankaŭ « distribui al la familioj semajnajn pakaĵojn enhavantajn tendon, hejtrimedojn, kovrilojn kaj manĝaĵojn por kvar personoj ».
Sed por aranĝi ĉion ĉi, la specialisto pri urĝa medicino lanĉas « veran alvokon al donacoj ».
« Ni bezonas vian helpon por ebligi niajn kuracistojn kaj flegistojn », jam ĉeestantajn surloke, « helpi la viktimojn».
« Estas plezure konstati, ke tiu internacia helpo ekzistas », emociplene deklaris Raphaël Pitti.
16/02/2017
Sirio: Laŭ Raphaël Pitti, urĝkuracisto: « Se konsideri la koston de tiu milito el vidpunkto de vivoj, ni atingas milionon da personoj »
09/07/2020
Sirio: la duobla rusia-ĉina vetoo ĉe Unuiĝintaj Nacioj estas «blokado kontraŭ la loĝantaro»
23/08/2019
Sirio: humanitara koridoro estas malfermita por la civiluloj de la provinco Idlib