Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 février 2023 4 09 /02 /février /2023 22:57
AFP

09/02/2023

Informfontoj mencias, ke la artilerio frapis la urbon Marea, norde de Alepo, malpli ol du horojn post la tertremo.

Lundon 6an de februaro, la fortoj de la siria reĝimo frapis zonojn jam grave tuŝitajn de la tertremo, malmulte da tempo post la katastrofo, laŭ siriaj informfontoj kaj britaj politikaj eminentuloj.

La brita deputitino Alicia Kearns, kiu prezidas la komisionon pri Fremdaj aferoj deklaris mardon en komunikaĵo, ke la prezidento Bachar al-Assad lanĉis kelkajn horojn post la tertremo « senkompatan kaj abomenindan atakon kontraŭ Marea, urbo nord-okcidente de Sirio jam tuŝita de tiu tertremo

Traduko de la mesaĝo Tweeter

« La siria popolo apenaŭ sukcesis pluvivi dum 12 jaroj da barelbomboj, kemiaj armiloj kaj ĉiutagaj bombadoj fare de la reĝimo Asad kaj Rusio.

Infrastrukturoj kaj malsanulejoj celitaj dum jaroj kreis humanitaran katastrofon.

Kiel Asad reagas ? Li denove bombadis hieraŭ.»

« Raportoj mencias ke Marea, norde de Alepo – jam tuŝita de la tertremo – estis bombadita de la artilerio. Asad kaj Putin senĉese celis la opozicion. Multe pli ol 2 milionoj da delokitaj personoj, inter kiuj multaj sub tendoj vivis en zonoj tuŝitaj de la tertremo. »

Milita informfonto ĉeestanta apud la lokoj konfirmis la bombadon asertante, ke « okazis neniu materiala kaj homa perdo ».

« Ĉiuj estis maltrankvilaj pro la terrema katastrofo », li aldonis.

Laŭ civila informfonto, la bombado okazis malpli ol du horojn post la tertremo, kiu okazigis la morton de pluraj miloj da personoj de Turkio kaj Sirio.

« Mi aŭdis la bruon de pluraj obusoj, kiuj falis en la periferio de la zono ĉirkaŭ la 2a horo matene », precizigis la informfonto.       

« Tute neakceptebla »

Mamun al-Khatib, aktivulo bazita en Marea, deklaris, ke kvar aŭ kvin obusoj frapis la zonon.

Ankaŭ siriaj militaj helpotrupoj – ĉirkaŭ kvin batalĉaroj kaj aliaj militaj veturiloj - estis ekviditaj, kiuj direktiĝis al la provinco de Suejdo, sude de Sirio, lundon matene.

La brita ministro pri Fremdaj aferoj, James Cleverly, kvalifikis la atakon de Marea « tute neakceptebla ». « Bedaŭrinde, tio atestas pri sinteno delonge konata de Baŝar Al-Asad, reĝimo kiun ni kondamnas, kontraŭ kiu ni aplikas punojn. Kaj ni plu faros tion, kunlabore kun niaj amikoj kaj niaj internaciaj partneroj », li deklaris.  

Pli ol 2 500 mortintoj estis nombritaj en Sirio, ĉirkaŭ duono en la ribelaj nordaj zonoj, proksime de Turkio, kie vivas ĉirkaŭ 4 milionoj da personoj.

La respondeculo pri la urĝeco de la Monda Organizaĵo pri Sano por Eŭropo, Catherine Smallwood deklaris, ke la bilanco povus atingi 20 000 mortinojn.

Je iu ajn momento, oni atendas novajn disfalojn, ni do antaŭvidas bilancon okoble pli altan ol la origina nombro.

« Ni bedaŭrinde ĉiam konstatas la saman eventon kun la tertremoj, nome ke la unuaj bilancoj pri la nombro de personoj mortintaj au vunditaj kreskas el signifa maniero en la sekvanta semajno. »

https://www.middleeasteye.net/fr/actu-et-enquetes/syrie-seisme-assad-bombardement-zones-rebelles-marea-artillerie

07/02/2022

Tertremo en Sirio: « gravas remalfermi la humanitarajn koridorojn », deklaras respondeculo de NeRegistara Organizaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/tertremo-en-sirio-gravas-remalfermi-la-humanitarajn-koridorojn-deklaras-respondeculo-de-neregistara-organizajo.html

29/01/2023

Sirio: la registaro estas akuzata, ke ĝi kondukis atakon per kloro kontraŭ Dumo en 2018

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/sirio-la-registaro-estas-akuzata-ke-gi-kondukis-atakon-per-kloro-kontrau-dumo-en-2018.html

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }