Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 février 2023 2 14 /02 /février /2023 22:40

14/02/2023

Laŭ tri raportantoj de Unuiĝintaj Nacioj, Israelo kulpas pri « hejmocido ».

Ili petas agnoskon pri kulpeco de la lando koncerne la detruadon de hejmoj de Palestinanoj en « okupaciata Cisjordanio »,

Tiu neologismo koncernas laŭ ili « la sistemajn kaj intencajn detruadojn de loĝejoj (...), la starigojn de israelaj kontraŭleĝaj kolonioj, la rifuzon de konstrupermesiloj, la arbitrajn delokigojn kaj la truditajn elpeladojn de tiu loĝantaro ».

Inter tiuj tri spertuloj komisiitaj de la Konsilio pri Homaj rajtoj figuras Balakrishnan Rajagopal, speciala raportanto pri deca loĝebleco, kiu postulis fine de 2022, ke la « hejmocido » - grandskala kaj sistema detruado de civilaj loĝejoj dum la konfliktoj – estu agnoskita kiel specifa krimo laŭ la internacia punjuro.

« La israelaj taktikoj de trudita delokigo kaj elpelado de la palestina loĝantaro ŝajnas senlimaj (...) la koloniado de la okupaciaj teritorioj konsistigas kontraŭleĝan konduton rilate al la internacia juro, simila al militkrimo », plu skribis la raportantoj.

Ili asertas, ke dum la nura monato de januaro, la aŭtoritatoj detruadis 132 palestinajn konstruaĵojn en 38 lokoj de Cisjordanio, inter kiuj 34 estis rezidentaj strukturoj kaj 15 strukturoj financitaj de donacintoj. Tio reprezentas kreskon de detruadoj ĝis 135% kompare kun januaro 2022.

Inter ili, kvin punaj detruadoj de domoj koncernas Palestinanojn kulpajn pri terorismaj agoj.

https://www.i24news.tv/fr/actu/international/1676363006-des-rapporteurs-de-l-onu-accusent-israel-de-domicide-contre-les-palestiniens

Francesca Albanese estas speciala raportantino pri la situacio de Homaj rajtoj en la Palestina teritorio okupaciata de 1967 ; Balakrishnan Rajagopal estas speciala raportanto pri deca loĝebleco ; Paula Gaviria Betancur estas speciala raportantino pri Homaj rajtoj koncerne la personojn delokitajn interne de sia propra lando.

La specialaj raportantoj apartenas al tio, kio estas nomita specialaj proceduroj de la Konsilio pri Homaj rajtoj. La specialaj proceduroj, la plej granda organo de sendependaj spertuloj en la sistemo de Homaj rajtoj de UN, estas la ĝenerala nomo de la sendependaj mekanismoj pri enketo kaj prigardado de la Konsilio, kiu traktas jen la specifajn naciajn situaciojn, jen la temarajn demandojn en ĉiuj regionoj de la mondo.          

La spertuloj pri la specialaj proceduroj estas volontuloj ; ili ne apartenas al la personaro de UN, kaj ne ricevas salajron por sia laboro. Ili estas sendependaj de ĉiu registaro aŭ organizaĵo kaj servas individue.     

https://www.ohchr.org/en/press-releases/2023/02/un-experts-say-israel-should-be-held-accountable-acts-domicide

24/11/2022

Cisjordanio: la israelaj fortoj fordetruas elementan lernejon de Masafer Yatta

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/cisjordanio-la-israelaj-fortoj-fordetruas-elementan-lernejon-de-masafer-yatta.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }