Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 février 2023 5 17 /02 /février /2023 14:50

17/02/2023

En letero datita de la 28a de novembro 2022, Dariusz Kawka, gvidanto de la NSZZ « Solidarność » ene de la IKEA Industry Poland Ltd, kaj membro de la eŭropa entreprena komitato de IKEA, estis maldungita pro disciplinaj kialoj sen antaŭavizo, malgraŭ lia sindikata aktiveco, kiu protektas lin de maldungo sen la antaŭa aprobo de la sindikata organizaĵo de la entrepreno. Post vizitado, la nacia inspekto de la laboro menciis, ke la dunganto grave malobservis laborjuron.         

Malgraŭ interŝanĝo de leteroj kun la dunganto, inkluzive de la administra konsilio de la entrepreno, kaj multaj klopodoj celantaj protekti Dariusz Kawka kontraŭ la maldungo, la dunganto ne reagas.

Dariusz Kawka kondukis multajn agojn en la intereso de la laboristoj de la entrepreno. Lia maldungo estas senbaza kaj maljusta, NSZZ « Solidarność » ne toleros tion.

Kampanjo en Esperanto, subskribu:   

https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5252

Retmesaĝo:

Mi postulas la reenpostenigon de Dariusz Kawka al lia esk-posteno. Mi ne konsentas pri la malobservado de la sindikataj rajtoj ĉe IKEA.

Partnerece kun NSZZ « Solidarność », nacia sindikata centralo en Pollando, fondita en 1980.   

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }