/image%2F0553642%2F20230202%2Fob_7a7299_olof-palme.jpg)
01/02/2023
Pasintan lundon, tri virinoj venintaj de Ukrainio, Irano kaj Turkio ricevis la Premion Olof Palme 2023 pro siaj agadoj favore al Homaj rajtoj kaj liberecoj en siaj respektivaj landoj.
La Ukrainino Marta Chumalo, la Irananino Narges Mohammadi kaj la Turkino Eren Keskin estis rekompensitaj pro siaj « klopodoj en la lukto por libereco de la virinoj en epoko, kiam Homaj rajtoj estas minacitaj de milito, perforto kaj opreso », asertis la Fonduso memore al Olof Palme en komunikaĵo.
S-ino Chumalo, psikologiistino kaj feministo, estis premiita kiel unu el la fondistinoj de la « Women’s Perspectives », (« Virinaj Perspektivoj »), Neregistara Organizaĵo, kiu subtenas la virinajn rajtojn, kaj luktas kontraŭ la perfortoj de ili suferitaj.
La ĵurnalistino kaj aktivulino pri Homaj rajtoj Narges Mohammadi « estis ĉefa persono en la lukto por la virinaj rajtoj kaj liberesprimo en Irano », aldonis la ĵurio.
La advokatino pri Homaj rajtoj Eren Keskin estis rekompensita pro pluraj jardekoj dediĉitaj al la defendo de viktimoj de diskriminacioj en sia lando, inter kiuj « etnaj malplimultoj, GLATuloj, kaj rifuĝintoj ».
Premio-ceremonio okazis la 1an de februaro en Stokholmo.
/image%2F0553642%2F20230202%2Fob_2de82d_manifestacioj-bildo.jpg)
13/11/2022
Irano: laŭ la NeRegistara Organizaĵo Iran Human Rights, almenaŭ 326 personoj estis mortigitaj dum la represio de la manifestacioj
/image%2F0553642%2F20230202%2Fob_7cfa0a_taktiko.jpg)
21/10/2022
Milito en Ukrainio : laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la seksperfortoj apartenas al « milita strategio » kaj « intenca taktiko »