/image%2F0553642%2F20230210%2Fob_eb1fa1_ef82363-1676045208656-screenshot-2023.png)
10/02/2023
Bildo: « Ne al la milito » « Ne kredu la propagandon ».
La ĵurnalistino Marina Ovsjannikova, fama ĉar ŝi denuncis la rusian ofensivon en Ukrainio dum ĵurnalo de la Ŝtata televido, eldonas membiografian libron, kiu priskribas interalie « la fabrikadon de propagando » en la amaskomunikiloj de Moskvo, kiun ŝi finfine fuĝis.
Preskaŭ jaron post kiam ŝi opoziciis al la milito kontraŭ Ukrainio dum ĵurnalo de la Ŝtata televido, La ĵurnalistino Marina Ovsjannikova eldonas membiografian libron, kiu priskribas interalie « la fabrikadon de propagando » en la amaskomunikiloj de Moskvo, kiun ŝi finfine fuĝis.
La verko estis eldonita vendredon 10an de februaro en Germanio. Samtage, ŝi prizorgis gazetkunsidon en Parizo en la lokoj de la asocio Raportistoj en Landlimoj por rakonti sian fuĝon el Rusio kun sia filino danke al RSL, kvar monatojn antaŭen, kiam ŝi estis hejmarestita.
Titolita « Zwischen Gut und Böse » (« Inter bono kaj malbono, kiel mi finfine kontraŭis la propagandon de Kremlo ». Eld. Langen Müllern), tiu 200-paĝa libro verŝajne estos tradukita al la angla kaj franca, anoncis la germana eldonisto de Marina Ovsjannikova.
Komence de la libro, la ĵurnalistino, naskiĝinta de rusia patrino kaj ukraina patro rememoras sian intervenon, kelkajn tagojn post la rusia invado, dum la televida informa ĵurnalo plej rigardata en la lando, kun afiŝtabulo, kiu proklamis « No War » (« Ne al la milito »)
Ŝia interveno - kiun ŝi decidis sola, ĉar ŝi ne plu eltenis la mensogojn de la reĝimo – malordigis sian profesian kaj familian vivon.
La libro priskribas kiel Rusio « fabrikas sian propagandon »
Ŝi ĉefe priskribas en sia libro tiun periodon de kelkaj monatoj, kun reveno al sia infaneco en Grozno, ĉefurbo de la rusia kaŭkaza respubliko de Ĉeĉenio, kaj sian profesian debuton.
Ŝi ne neas, ke ŝi partoprenis la sistemon: ŝia edzo, de kiu ŝi estas apartigita, kaj kun kiu ŝi naskis filon kaj filinon, estas kadro ĉe la televidkanalo "Russia Today".
Ŝi ankaŭ priskribas kelkajn ruzaĵojn de la « propaganda fabrikado » de sia dunginto, Pervy Kanal: la diskonigo de informoj pri Vladimir Putin neniam estu sekvata de malbonaj novaĵoj. Li estas prezentata kiel savinto de Rusio.
Male, ekzistas latenta malpermeso diskonigi bonajn novaĵojn de Usono kaj Okcidenta Eŭropo. En la cerbon de la rusoj, necesas transmeti la bildon, laŭ kiuj ĉiuj Usonanoj subtenas la GLATan movadon, mortigas la nigrulojn, seksperfortas adoptitajn rusiajn infanojn, ŝi skribas.
Ŝia libro finas per ŝia kaŝa fuĝo el Rusio, kiam ŝi transiris la rusian landlimon perpiede kun sia filino, ne precizigante de kiu lando ŝi devenas.
Ĉe la fino, ŝi priskribas sin en veturilo en Parizo, survoje al la buroo de RSF « kies helpo al nia fuĝo estas el ĉiuj vidpunktoj vere sen landlimoj ».
Atentu: silento dum la 4 unuaj minutoj
/image%2F0553642%2F20230210%2Fob_6a0ebc_ne-tiu-de-putin.jpg)
13/01/2023
Sesfoje en 2023, la rusiaj fervojoj estis celo de saboto: « Tiu lando estas nia, ne tiu de Putin »
/image%2F0553642%2F20230210%2Fob_b66065_kontrau-ukreinio.jpg)