Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2023 1 27 /02 /février /2023 14:11
GIUSEPPE PIPITA / AP

26/02/2023

80 personoj estis sukuritaj apud Krotono, precizigis la itala marborda patrolo. 

Dimanĉon 26an de februaro frumatene, marvaste de Krotono, almenaŭ 60 migrantoj mortis post ŝippero, anoncis la urbestro de la urbo. « Nun, 80 personoj estas savitaj, inter kiuj kelkaj sukcesis atingi la marbordon », precizigis plu frue la itala marborda patrolo. Ili deklaris en komunikaĵo, ke « la boato transportis ĉirkaŭ 120 personojn kaj rompiĝis sur la rokoj kelkajn metrojn proksime de la marbordo ». La fajrobrigadistoj siaflanke menciis « pli ol 200 personojn » sur la boato.   

« Kalabrio funebras pro tiu terura tragedio », reagis la regiona prezidanto. Li bedaŭris « dekojn kaj dekojn da mortintoj dronitaj, inter kiuj multaj infanoj, multaj malaperintoj ».

 

Giorgia Meloni promesas daŭrigi sian politikon pri migrado

Tiu nova ŝippereo okazas kelkajn tagojn post la adopto fare de la itala Parlamento de novaj kontestitaj reguloj pri la savado de la migrantoj. Tiu leĝo devigas la humanitarajn ŝipojn efektivigi ununuran savadon samtempe, kio laŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj altigas la riskon de morteco en Mediteraneo. Tiu teksto estis adoptita iniciative de la koalicia registaro, kondukita de la ekstremdekstra ĉefino Giorgia Meloni .

La estrino de la Partio "Fratelli d'Italia" estis nomumita ĉefministrino en oktobro. Ŝi interalie promesis redukti la nombron de migrantoj alvenantaj en Italio. Ŝi esprimis sian « profundan doloron » post la ŝippereo marvaste de Kalabrio. Ŝi juĝis « krima » surakvigi 20-metran boaton kun 200 personoj en malbona meteologia prognozo ». « La registaro engaĝiĝis malhelpi la forirojn, kaj post tia tragedio, ĝi daŭre faros », asertis Giorgia Meloni.       

Laŭ al ministejo pri internaj aferoj, preskaŭ 14 000 inter ili alvenis en la lando de post la jarkomenciĝo, kontraŭ ĉirkaŭ 5 200 dum la sama periodo en 2022.

Ankaŭ la ĉefino de la Eŭropa Komisiono reagis post la dramo. Dimanĉon, Ursula von der Leyen postulis progreson koncerne la reformon de aziljuro en Eŭropa Unio, post tiu « tragedio ». Ŝi asertis la necesecon « duobligi la klopodojn koncerne la Pakton pri migradoj kaj aziljuro, kaj pri la Agadplano por Centra Mediteraneo ».

07/11/2022

« Selektaj elŝipiĝoj » de migrantoj : la vigla alfrontiĝo inter la NeRegistaraj Organizaĵoj kaj Romo daŭras

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/selektaj-elsipigoj-de-migrantoj-la-vigla-alfrontigo-inter-la-neregistaraj-organizajoj-kaj-romo-dauras.html

30/04/2022

Hekatombo - en 2021, pli ol 3 000 migrantoj mortis en maro, provante atingi Eŭropon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/hekatombo-en-2021-pli-ol-3-000-migrantoj-mortis-en-maro-provante-atingi-europon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }