Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 février 2023 5 03 /02 /février /2023 17:53
ARCHIVES AFP, RAFA RIVAS

03/02/2023

La fama kinisto kaj opozicianto al la reĝimo, aŭtoro de la filmo دائرة (La Cirklo) kaj خرس نیست (Neniu urso), estas enkarcerigita de pasinta julio, kaj estis kondamnita al ses jaroj da malliberejo.

La irana kinisto Ĝafar Panahi, enkarcerigita de ses monatoj anoncis, ke li komencis malsatstrikon de post la 1a de februaro, proteste kontraŭ siaj detenkondiĉoj.

La kinisto de la filmoj « La Cirklo » kaj « Neniu urso » estis enkarcerigita la 11an de julio por ses jaroj da malliberejo decidita en 2010 pro « propagando kontraŭ la sistemo ».

Tiu aresto intervenis, kiam kelkajn tagojn antaŭen, li ĉeestis la aŭdiencon de tribunalo, koncerne alian kiniston, Mohammad Rasulof, hodiaŭ libera.

Pri Ĝafar Panahi, la 15an de oktobro, la Ĉefkortumo nuligis lian kondamnon kaj ordonis novan proceson, kaŭzante ĉe iliaj advokatoj, esperon de liberigo.

« Hodiaŭ, same kiel multaj personoj kaptitaj en Irano, mi ne havas alian elekton ol protesti kontraŭ tiu nehumana sinteno por tio, kio plej gravas por mi: mia vivo.  […] Mi rifuzos manĝi kaj trinki, uzadi medikamentojn ĝis mia liberigo  […] Mi restos en tiu stato, ĝis kiam eble, mia senviva korpo estos liberigita ».    

Jafar Panahi, 62-jara, ricevis la Oran Leonon de la Kin-festivalo de Venecio en la jaro 2000 por sia filmo « La cirklo ». En 2015, li ricevis la Oran Urson en Berlino por تاکسی « Taksio », kaj en 2018 li ricevis la premion de la plej kvalita scenaro ĉe la Festivalo de Cannes por la filmo سه رخ « Tri vizaĝoj ».

 

Multaj famuloj de la kinomedio estas malliberigitaj

Lia aresto en julio intervenis post kiam li ĉeestis la aŭdiencon en la tribunalo de la kinisto Mohammad Rasulof, arestita kelkajn tagojn antaŭen.     

Tiu ĉi estis liberigita la 1an de januaro, danke al elirpermeso pro sankialo.

Famuloj el la kinomedio figuras inter la miloj da personoj arestistaj en Irano kadre de la represio de la manifestacioj kaŭzataj de la morto en karcero de Mahsa Amini, kurda irana junulino arestita, ĉar ŝi supozeble malobeis la striktan vestokodon truditan al la virinoj.

La aktorino Taraneh Alidoosti, kiu publikigis bildojn de ŝi sen la islama vualo figuris inter la mallliberuloj, antaŭ ol esti liberigita komence de januaro post tri semajnoj da enkarcerigo.

22/12/2022

Kate Winslet, Marion Cotillard, Ken Loach… steluloj el la tutmonda kinarto postulas liberigon de la irana aktorino Taraneh Alidoosti

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/kate-winslet-marion-cotillard-ken-loach-steluloj-el-la-tutmonda-kinarto-postulas-liberigon-de-la-irana-aktorino-taraneh-alidoosti.html

19/11/2022

Irano: La kinisto Asghar Farhadi salutas la « kuraĝon » de la manifestaciantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/irano-la-regisoro-asghar-farhadi-salutas-la-kuragon-de-la-manifestaciantoj.html

16/05/2022

Irano: labourstart Kampanjo : liberigu la enkarcerigitajn laboristojn, kiuj defendas la laboristajn rajtojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/irano-labourstart-kampanjo-liberigu-la-enkarcerigitajn-laboristojn-kiuj-defendas-la-laboristajn-rajtojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }