/image%2F0553642%2F20230218%2Fob_37ad08_aa17x9cr.jpg)
18/02/2023
La NeRegistara organizaĵo Internacia Amnestio prezentis « pruvojn » de perfortaj ekscesoj fare de policistoj, kiuj « plurfoje » mortpafis manifestaciantojn.
« La pruvojn, kiujn ni kolektis demonstras, ke la policistoj faris ekscesan uzadon de perfortoj, misproporciaj kaj plurfoje mortigaj, uzante siajn armilojn kontraŭ personoj, kiuj protestadis », deklaris Erika Guevara, direktorino pri Amerikoj ĉe Internacia Amnestio, post ŝia renkontiĝo kun la prezidentino Boluarte.
Laŭ Erika Guevara, « la prezidentino Boluarte certigis, ke ŝi neniam ordonis la uzadon de mortigaj armiloj por kontroli la manifestaciantojn »
Pruvoj estis kolektitaj koncerne 46 kazojn de malobservado de Homaj rajtoj, laŭ Amnestio, kiu kolektis atestojn de viktimoj de la represio kaj de iliaj familioj en Limo (centro) Ajakuĉo, Andahuajlas kaj Punjo (sud-oriento), bazitaj sur pruvoj kolektitaj ankaŭ de la peruaj aŭtoritatoj.
Enketo estis malfermita por scii, ĉu la policistoj mortigis manifestaciantojn dum la represio de kontraŭregistaraj manifestacioj la 15an de decembro, anoncis la prokurora buroo de Peruo, post informoj de loka mediato, laŭ kio pluraj personoj estis pafmortigitaj fare de soldatoj. La enketo, kondukita de la prokurora servo specialigita pri Homaj rajtoj de la departemento Ajakuĉo (sudo), celas la personaron de la polico kaj de la armeo.
48 personoj estis mortigitaj de post la 7-a de decembro
Laŭ la buroo de la perua Popoldefendanto, almenaŭ ok personoj, inter kiuj neplenaĝulo, estis mortigitaj en Ajakuĉo la 15an de decembro, dum alfrontiĝoj kun la sekurecaj fortoj, kiam protestantoj manifestaciis por la demisio de la prezidentino Dina Boluarte. Raporto de perua informretejo IDL Reporteros montras, ke la militistoj, armitaj per sturmfusiloj Galil, pafis kaj mortigis ses nearmitajn manifestaciantojn, kvankam li jam estis elpelitaj de la flughaveno.
La manifestacioj en Peruo, kiu komenciĝis la 7an de decembro, post la eksigo kaj aresto de la maldekstra prezidento Pedro Castillo, okazigis 48 mortintojn, inter kiuj policiston. La manifestaciantoj postulas malfondon de la Kongreso, novan konstitucion, kaj demision de Dina Boluarte, kiu regas, nome de sia stato de kunprezidentino, post la aresto de Pedro Castillo.
Post kulmino de la mobilizado meze de januaro, la protestoj kvietiĝis pasintsemajne, kun malpli da manifestacioj kaj malpli da vojoj blokitaj de la protestantoj.
/image%2F0553642%2F20230218%2Fob_329e74_situacion.jpg)
21/01/2023
« Demokratio estis piedpremata »: en Peruo la manifestaciantoj, kiuj postulas demision de la prezidentino, organiziĝas « por ŝanĝi la situacion »
/image%2F0553642%2F20230218%2Fob_9be711_geographic-map-of-peru-ayacucho-region.png)
/image%2F0553642%2F20230218%2Fob_31ff0c_regionoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20230218%2Fob_c53c9b_makupikchuo.jpg)