Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 février 2023 7 26 /02 /février /2023 16:37

25/02/2023

En Gujano en la 30aj jaroj, centoj da indiĝenaj infanoj estis instalitaj en katolikaj pensionoj. Ili tie estis viktimoj de trudita asimilado kaj izoliteco, kiuj detruis iliajn familiojn kaj kulturajn kutimojn.

Sur la franca teritorio, precize en Gujano, en la unua duono de la 20a jarcento, indiĝenaj infanoj estis deprenitaj de siaj familioj kaj edukitaj fare de misiistoj en katolikaj pensionoj, nomitaj « hejmoj ». La specifeco de la gujanaj « hejmoj » estas, ke ili estis destinitaj al tute identigitaj loĝantoj: la Indiĝenoj. « Ankaŭ la buŝinengaj loĝantoj estis celitaj de la politiko de asimilado kaj evangelizado deplojita en la hejmoj » rakontas la ĵurnalistino Hélène Ferrarini.

Komence de la 1930-aj jaroj en la franca kolonio de Gujano, la patro Dumaine iras renkonte al la indiĝenaj komunumoj, kiuj vivas laŭlonge de la riveregoj. Pretekste eduki ilin en lernejoj, la pastro komencas kunigi la infanojn de la kalinaj vilaĝoj en la pastrejo de Mana.    

En 1946, Gujano fariĝas franca departemento kaj aliaj pensionoj malfermiĝas laŭ la sama modelo, kiel memorigas Hélène Ferrarini: « Tiuj pensionoj estas konsiderataj kiel privilegia maniero evangelizi tiujn loĝantarojn, kiujn la katolika eklezio provis kristanigi en Gujano de antaŭ jarcentoj. Infanoj estas tie kunigitaj kaj estas nomataj "paganoj" ».

 

Gujano, tero de misio por la Eklezio

Ekde ilia alveno en tiuj « hejmoj », la infanoj estas devigataj preĝi, ĉeesti la mesojn, lerni la katekismon, riske de puno. Ili estas devigataj lerni la francan kaj paroli nur tiun lingvon.

Hélène Ferrarini listigas la multnombrajn perfortojn suferitajn de tiuj infanoj: « Misfamigo, diaboligo de la indiĝenaj kulturoj, de la Indiana spiritualismo, malpermeso uzadi la gepatrajn lingvojn, kiuj konsekvence malriĉiĝas. Ĉiujn ĉi perfortojn oni povas nomi simbolaj kaj kulturaj. Sed ekzistis ankaŭ korpaj perfortoj: batoj kaj aliaj punoj. »

Tiuj « hejmoj » estis parte financitaj de la franca Ŝtato, ĉar la laikeca leĝo de 1905 ne aplikiĝis en Gujano. Tie, la kultoj estas regataj de reĝa aranĝo datiĝanta de la 19-a jarcento.

Post tiu travivado en la pensiono, multaj infanoj estis destinitaj fariĝi malmultekosta laboristaro, kiel eksplikas Hélène Ferrarini: « Unu el la celoj de tiuj pensionoj estis kreskigi la nombron de la gujana laboristaro, konsiderata kiel tro malaltan. Tiuj loĝantaroj estis eltiritaj el sia praa vivmaniero kaj instigataj dungiĝi en la forsta industrio por la viroj, aŭ kiel hejmlaboristinoj por la junulinoj ».

En daŭro de 80 jaroj, tiuj « hejmoj » akceptis pli ol 2 000 infanojn, inter kiuj plimulto estis Indiĝenoj devenintaj de komunumoj minacitaj je malapero, sed ankaŭ Buŝinengoj, idaro de sklavoj.

En 2022, la papo Francisko esprimiĝis pri similaj pensionoj en Kanado, ankaŭ destinitaj al indiĝenaj infanoj. Li tiam petis pardonon nome de la Eklezio por tio, kion li nomis « genocido ».  

31/05/2021

Kanado: la postrestaĵoj de 215 korpoj de indiĝenaj infanoj estis malkovritaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/kanado-la-postrestajoj-de-215-korpoj-de-indigenaj-infanoj-estis-malkovritaj.html

24/06/2021

Saskaĉevano : 751 anonimaj tomboj estis trovitaj proksime de la Indiĝena eks-internulejo Marieval

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/saskacevano-751-anonimaj-tomboj-estis-trovitaj-proksime-de-la-indigena-eks-internulejo-marieval.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }