Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2023 2 28 /02 /février /2023 15:54
FREDERIC METEZEAU / FRANCEINFO

28/02/2023

Post la morto de du israelanoj pafmortigitaj en Huwara, norde de okupaciata Cisjordanio, israelaj kolonianoj kondukis punekspediciojn. Palestinano estis mortigita, kaj centoj da aliaj estis vunditaj. En la urbo, trankvilo revenis, sed la spuroj de tiu eksplodo de perforto plu estas klare videblaj.

Sur polvoplena parkumejo, dekoj da vrakoj da kalcinitaj veturiloj estas amasigitaj. Ili estas parto de la veturiloj incendiitaj pasintan nokton.

Pasintan dimanĉon 26an de februaro, du Israelanoj estis pafmortigitaj en Huwara, norde de okupaciata Cisjordanio. Vespere, israelaj kolonianoj kondukis punekspediciojn.

La kamionoj kaj la tri veturiloj de Jusef, transportisto, estis bruligitaj. Kun la okuloj ruĝiĝintaj pro laciĝo kaj malĝojo, li nervoze enspiras sian cigaredon kaj rigardas la damaĝojn. « Ili venis de la kolonio Itsar. Ili bruligis tiun domon tie for. Rigardu pli malproksime, ili incendiis ankaŭ tiun alian domon, fumo plu videblas. Kia katastrofo, ili ĉion detruis, ĉion cindrigis, ni perdis milionojn »

« Ili faris ĉion ĉi kun la protekto de la israela armeo »

 

Palestinano estis mortigita, centoj da aliaj estis vunditaj

Dimanĉon vespere, la israela armeo, kiu okupacias plejparte de Cisjordanio, apenaŭ moviĝis. Ĝi protektis la palestinajn civilulojn, sed ne reagis fronte al la senbrida perforto de la kolonianoj. Armitaj per ŝtonoj aŭ pafiloj, ili atakis la havaĵojn kaj la personojn, palestinano estis mortigita, kaj centoj da aliaj estis vunditaj en Huwara, kaj en la ĉirkaŭaj urboj.         

Ata estas ŝokita. « La kolonianoj estis armitaj. Ii pafis realajn kuglojn, uzadis larmigajn gasojn. Miaj gefiloj ne dormis dum la tuta nokto. Ili estis teruritaj. Mia plej juna filo ne forlasis miajn brakojn, li estas terurita. Terurita ! Ni rigardis senpotence la detruadon de niaj havaĵoj. Se ni aŭdacus interveni, ili mortigus nin. »

Ankaŭ Ali Abderamane, spertita sukuristo de la palestina Ruĝa Lunarko, malfacile kredas siajn okulojn. « Ĉi-nokte, estis tutsimple milito. Ni ne eĉ povis moviĝi por sukuri la homojn. La israela armeo kaj la kolonianoj blokis la trairejon. La urbo sufokis pro la larmigaj gasoj kaj la fumoj emisiitaj de la incendioj. Ĉi-nokte, estis la milito, la milito ! »                   

« Mi estas sukuristo de post la jaro 1999 kaj neniam vidis tiaĵon

De post tiuj punekspedicioj de la israelaj kolonianoj, la israela armeo kontrolas la urbon por protekti la kolonianojn, kiuj cirkulas libere en la sektoro, eĉ se tio malhelpas la Palestinanojn iri de loko al loko. Laŭ ili, tiuj limigoj daŭros almenaŭ tri tagojn.

 

https://www.francetvinfo.fr/monde/israel/ils-ont-tout-reduit-en-cendres-la-ville-d-huwara-en-cisjordanie-occupee-attaquee-par-des-expeditions-punitives-de-colons-israeliens_5682758.html

Multlingva retejo kaj videoj: https://it.euronews.com/2023/02/27/palestinese-uccide-due-israeliani-rappresaglia-dei-coloni-israeliani-ad-hawara-citta-devas

https://www.youtube.com/watch?v=uR2QYyAqxnE

https://ar.wikipedia.org/wiki/%D8%AD%D9%88%D8%A7%D8%B1%D8%A9_(%D9%86%D8%A7%D8%A8%D9%84%D8%B3)

23/02/2023

Cisjordanio: la ĉefo de Unuiĝintaj Nacioj postulas « ĉesigon » de la kontraŭ-leĝa israela koloniado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/cisjordanio-la-cefo-de-unuigintaj-nacioj-postulas-cesigon-de-la-kontrau-lega-israela-koloniado.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }