/image%2F0553642%2F20230207%2Fob_e25c49_537f9cf-5372457-01-06.jpg)
06/02/2022
La longdaŭra proceso de 47 figuroj de la opozicio, inter kiuj ĉeestas plejparte de la gravaj famuloj de la politika opozicio en Hongkongo, komenciĝis lundon 6an de februaro. Tiuj viroj kaj virinoj estas akuzataj pri ribelinstigo post ilia partopreno al baloto en julio 2020 ; se ili estas juĝitaj kulpintoj, ili riskas tre gravajn punojn, ĝis porĉiama enkarcerigo.
Inter la 47 akuzitoj, almenaŭ duono el ili estas konataj famuloj kaj eĉ pilieroj de la politika vivo de Hongkongo: ĉefoj de partioj kaj spertaj deputitoj. Aliaj, male estas junaj kaj novaj vizaĝoj, kiuj reprezentas la novan generacion, la estontan opozicion.
Tiu estonteco estis neniigita de la leĝo pri nacia sekureco.
Por-demokratia opozicio ne plu ekzistas en Hongkongo, kaj danke al tiu proceso la aŭtoritatoj provas definitive elpeladi el la politika vivo ĉiujn, kiuj ebligis sian ekzistadon.
« Politika persekuto »
« Mi opinias, ke tiu proceso estas politika persekuto kaj farso en ĉiaj sencoj de la termino. Ĉar juĝisto kun ia honesteco, jura sistemo bazita sur la "komuna juro" kaj respekto de Homaj rajtoj jam forpelus tiun aferon jam de du jaroj », opinias la advokato Dennis Kwok, eks-deputito de la Civic Party, kiu ekziliĝis al Usono.
El la 47 akuzatoj, 34 estas prevente enkarcerigitaj de preskaŭ ses jaroj. Dek ses elektis agnoski sian kulpecon, esperante reduktitan punon. Kaj tri konsentis fariĝi atestantoj de la akuzo.
La proceso verŝajne daŭros ĝis somero.
/image%2F0553642%2F20230207%2Fob_c8f057_kolapsos.jpg)
12/11/2019
Ĉu Honkongo kolapsos ?
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/cu-honkongo-kolapsos.html
/image%2F0553642%2F20230207%2Fob_673805_striko.jpg)
05/08/2019
Honkongo: ĝenerala striko
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/08/honkongo-generala-striko.html
/image%2F0553642%2F20230207%2Fob_2f9dc9_protest-movado.jpg)
17/06/2019
Honkongo: la pordemokratia aktivulo Ĵoŝua Uong estas liberigita, kaj volas kuniĝi kun la protest-movado