12/02/2023
Bildo: Ses viroj eskapis el tiu garbejo
Oradour-sur-Glane perdis la homon, kiu pluigis la memoron de tiu martira vilaĝo de la Dua Mondmilito. Je la aĝo de 97 jaroj, Robert Hébras forpasis pasintan sabaton 11an de februaro. Li estis 18-jara, kiam SS-soldatoj eniris en tiun vilaĝon centre de Francio, kaj mortigis 643 personojn, inter kiuj 260 infanojn. De jardekoj, la viro, kiu figuras inter la ses elsavitoj de la hororo, plenumis memordevon.
Kun li, historia paĝo turniĝas. Aĝa je 97 jaroj, Robert Hébras estis la lasta elsavito de la masakro de Oradour-sur-Glane.
La 10an de junio 1944, la naziaj militistoj invadas lian vilaĝon, enfermas virinojn kaj infanojn en la preĝejo, kiun ili incendias. Robert estas kondukita kun ĉirkaŭ sesdeko da viroj en garbejo. La germanaj soldatoj pafas per du mitraloj.
Nur ses loĝantoj eskapas la masakron. Inter ili, Robert Hébras, kiu kaŝiĝis sub la kadavroj de siaj kamaradoj en garbejo, kaj sukcesas fuĝi.
Li engaĝiĝas en la rezistado, poste en la franca armeo ĝis la jaro 1945.
Dum pli ol 40 jaroj, li ne plu parolos pri tiu fatala tago.
Ĝis kiam en 1988, la sola virino plu vivanta elsavitino de la dramo mortas. Tiu evento estigas ŝanĝon en lia vivo.
Robert Hébras vojiradas tra Francio kaj Eŭropo por rakonti sian historion al la plej junaj, kaj viziti la ruinaĵojn de sia vilaĝo.
Unua atesto en 1953
Li jam atestis unuafoje en 1953, dum la proceso de la masakro, kiu kondukis al la kondamno de sep germanoj kaj dek kvar Alzacanoj rekrutigitaj de la SS, la « Malgré-nous ». (« Malgraŭ ni »)
La amnestio por tiuj 14 soldatoj, balotitaj samjare fare de la Parlamento, kaŭzis en Francio longan memorlukton inter limoĝianoj kaj Alzacanoj.
Antaŭnelonge, Robert Hébras klopodis ligi tiun tragedion kun nunaj dramoj. Li renkontis plurajn elsavitojn de la Bataclan. En 2022 li publikigis libron kun sia nepino por transmeti sian memoron.
« Konvinkita kaj engaĝiĝinta Eŭropano »
« Konvinkita kaj engaĝiĝinta Eŭropano », laŭ lia familio, ordenita per la honora legio, la plej alta franca distingaĵo, kaj germana Meritkruco, Robert Hébras gvidis la francan kaj germanan prezidentojn François Hollande kaj Joachim Gauck en la ruinaĵoj de la martira vilaĝo.
Emmanuel Macron salutis en Tvitero viron, kiu laboris por la « paco kaj repacigo ». Ankaŭ la eks-prezidento François Hollande reagis: « Ni transmetu la mesaĝon, kiun li konfidis al mi en 2013 kun la germana prezidento: neniam forgesu kaj defendu pacon, Eŭropon kaj demokration »
/image%2F0553642%2F20230212%2Fob_3671e9_img-6727.jpg)
/image%2F0553642%2F20230212%2Fob_b16a5c_ob-119d3e-oradour.jpg)
/image%2F0553642%2F20230212%2Fob_b35087_armepastro.jpg)