Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2023 1 27 /02 /février /2023 22:57

27/02/2023

La moskva kutimo, la 27an de ĉiu jaro, kiu konsistas lasi florajn mesaĝojn memore al Boris Nemcov, kritikanto de la Kremlo, ŝajne vastiĝas en tuta Rusio laŭ la raportoj de ses aliaj urboj.

Improvizitaj flormonumentoj aperis en la kvin plej grandaj urboj de Rusio (Moskvo, Sankt-Peterburgo, Novosibirsko, Jekaterinburgo kaj Kazano) okaze de la oka datreveno de la murdo de Boris Nemcov, kaj ankaŭ en la siberiaj urbetoj Tomsk kaj Barnaul.   

La tre aprezita politikulo, kiu vigle kritikis la aŭtoritatismon de Vladimir Putin kaj la aneksadon de la duoninsulo Krimeo en 2014, estis murdita fare de sikarioj dum pafado en veturilo, dum li trairis Moskvon kun sia koramikino, la 27an de februaro 2015.    

Lundon, diplomatoj inter kiuj la kun-ĉefino de la delegacio de Eŭropa Unio en Moskvo, Ivana Noršić, deponis florojn ĉe la memorloko Boris Nemcov, sur la ponto Bolchoj Moskvoreckij de Moskvo.

Laŭ "RusNews", persono estis arestita lundon, dum ĝi deponis florojn ĉe la sama memorloko.

Post kontestata enketo pri la murdo de Nemcov, kvin viroj estis arestitaj, kaj akuzitaj pri la murdo. Ili estis kondamnitaj al longaj punoj de malliberejo en 2017.

Sesa suspekto en la afero, Beslan Ŝavanov, mortigis sin per eksplodoj, kiam la polico ĉirkaŭis lian apartementon en la ĉeĉena ĉefurbo Grozno.         

La proksimuloj de Nemcov tamen ĉiam dubis pri la enketo, kiu kondukis al la aresto de la ŝajnaj murdistoj de Nemcov. Ili argumentas, ke la veraj cerboj, kiuj gvidis la murdon neniam estis persekutitaj de la justico.  

Jaron antaŭ la murdo, Nemcov estis sekvata de la samaj agentoj de la FSB, kiuj estis poste akuzataj pri venenigo de la politikaj opoziciuloj Aleksej Navalnij, Vladimir Kara-Murza kaj la verkisto Dmitrij Bikov, laŭ enketo kondukita de Bellingcat, The Insider kaj la rusa servo de la BBC.

(…)

Kelkajn horojn antaŭ ol esti murdita, la vendredon 27an de februaro 2015, Boris Nemcov estis intervjuita ĉe la radio Ekho Moskvy. Li menciis la kolektiĝon, kiun li planas organizi du tagojn poste en Moskvo : « Tiu marŝo petas tujan haltigon de la milito kontraŭ Ukrainio, ĝi postulas, ke Putin ĉesigu sian agreson », li deklaris interalie. Liaj paroloj estis tradukitaj al la franca fare de la novaĵagentejo AFP. Dekoj da miloj da personoj estis tie atenditaj.

24/01/2024

Kvankam moskvanoj plu riskas areston, ili tamen protestas kontraŭ la ukraina « koŝmaro»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/la-moskvanoj-plu-riskas-areston-por-protesti-kontrau-la-ukraina-kosmaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }