/image%2F0553642%2F20230219%2Fob_d60cef_433917480522623544.jpg)
19/02/2023
Bildo: "Ne al rasismo" "Ne al ksenofobio" "Ĉi tie kaj aliloke"
Dum la ekzemploj de persekutadoj kontraŭ sub-saharaj migrantoj multobliĝas, pluraj tuniziaj asocioj subskribis komunan komunikaĵon, kiu kondamnas la neagadon de la Ŝtato fronte al la manifestoj de rasismo.
Ĉirkaŭ dudek tuniziaj NROj denuncis ĵaŭdon la kreskon de « malama etoso » kaj rasismo en sia lando kontraŭ la migrantoj venintaj de Sub-sahara Afriko.
« Tiujn lastajn tagojn, pli ol 300 migrantoj estis arestitaj, detenitaj kaj prezentitaj ĉe tribunalo », asertis en komunikaĵo la NROj, inter kiuj la Tunizia forumo por ekonomiaj kaj sociaj rajtoj (TFESR), kiuj atente esploras la demandojn pri migrado.
Tiuj migrantoj « estis arestitaj post kontrolo de identeco bazita sur ilia aspekto, eĉ sekve de ilia ĉeesto antaŭ tribunaloj, subtene al iliaj proksimuloj », denuncis la subskribintoj de la teksto.
Laŭ ili, « la tunizia Ŝtato ŝajnigas surdecon, kiam temas pri kresko de la malama kaj rasisma etoso, kiu ĉeestas en la sociaj retoj kaj kelkaj amaskomunikiloj ».
Tiu etoso « eĉ estas vastigita de kelkaj politikaj partioj, kiuj kondukas surlokan propagandon, faciligitan de la regionaj aŭtoritatoj », ili aldonis.
Migradvojoj
La NROj substrekas, ke « de antaŭ jaroj, la eŭropaj politikoj subtraktas la administrado de la landlimoj al Tunizio, kio kontribuas transformi tiun landon en ŝlosilan rolulon en prigardado de la migradvojoj en Mediteraneo. Ili interalie interkaptas boatojn de migrantoj ekster la teritoriaj akvoj kaj delokigas ilin al Tunizio ».
La NROJ denuncas « la malobservadojn de Homaj rajtoj suferitajn de la migrantoj », kaj alvokas la tuniziajn aŭtoritatojn « lukti kontraŭ la malama etoso, la diskriminacio kaj la rasismo, kaj interveni okaze de urĝeco por garantii la dignecon kaj la rajtojn de la migrantoj. »
En decembro, la tunizia registaro decidis « kiel eble plej rapidan » elpeladon de grupo de migrantoj, kiuj okupas de pli ol kvin jaroj Junulardomon en la norda ĉirkaŭurbo de Tuniso, decido tiam kvalifikita « nehumana kaj represia » fare de la TFESR.
Tunizio, kies kelkaj partoj de la marbordo troviĝas je malpli ol 150 kilometroj for de la itala insulo Lampedusa, tre regule registras provojn de foriro de migrantoj al Italio.
Laŭ oficialaj nombroj, pli ol 32 000 migrantoj, inter kiuj 18 000 Tunizianoj, alvenis kaŝe en Italio, venintaj de Tunizio en 2022.
/image%2F0553642%2F20230219%2Fob_0fb107_mtunis.gif)
/image%2F0553642%2F20230219%2Fob_32107e_detenkondichojn.jpg)
/image%2F0553642%2F20230219%2Fob_899f7a_migrantoj.jpg)