Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 février 2023 4 23 /02 /février /2023 16:02
FOTO AMMAR AWAD, ARCHIVES REUTERS

23/02/2023

« Ĉia aktiveco de koloniado estas kontraŭleĝa kaj devas ĉesi », deklaris Antonio Guterres.

Merkredon, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres postulis « ĉesigon » de la « kontraŭleĝa » israela koloniado  en la okupaciataj palestinaj teritorioj, kondamnante samtempe la « terorismon », dum plena intensigo de perforto en Cisjordanio.

« Ĉiu nova kolonio estas plia obstaklo sur la vojo al paco. Ĉiu aktiveco de koloniado estas kontraŭ-leĝa laŭ la internacia juro, kaj devas ĉesi. Samtempe, instigo al perforto estas senelirejo. Nenio pravigas terorismon, kiu estu forpuŝita de ĉiuj », deklaris Antonio Guterres ĉe la Komitato de UN por efektivigo de la neforpreneblaj rajtoj de la palestina popolo.

 

Mortiga sturmo en Nablus

Tiu komitato, kreita en 1975 kunsidis ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko dum la momento, kiam 10 Palestinanoj, inter kiuj adoleskanto 16-jara, estis mortigitaj, kaj pli ol 80 aliaj vunditaj per kugloj en israela milita sturmo en Nablus, scenejo de ripetitaj kaj mortigaj alfrontiĝoj norde de okupaciata Cisjordanio, laŭ la Palestina Aŭtoritato.      

Temas pri la plej mortiga atako en Cisjordanio de post almenaŭ 2005, komparebla kun tiu, kiu okazis la 26an de januaro en Jenin, ankaŭ norde de Cisjordanio, dum kiu 10 Palestinanoj, inter kiuj batalantoj kaj sesdekjarulino, estis mortigitaj.  

Guterres juĝis, ke la situacio « en la palestina okupaciata teritorio estas la plej flamiĝema de antaŭ jaroj » kun « altaj streĉitecoj » en kunteksto de isralela-palestina « blokita pacprocezo ».         

14/02/2023

Raportantoj de Unuiĝintaj Nacioj akuzas Israelon pri « hejmocido » kontraŭ la Palestinanoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/raportantoj-de-unuigintaj-nacioj-akuzas-israelon-pri-hejmocido-kontrau-la-palestinanoj.html

30/01/2022

Israelo-Palestino: Laŭ la ambasadorino de Palestino en Francio, « Kiam Benjamin Netanjahu konsentos pri duŝtata solvo », ni ĉeestos por fari pacon »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/israelo-palestino-lau-la-ambasadorino-de-palestino-en-francio-kiam-benjamin-netanjahu-konsentos-pri-dustata-solvo-ni-ceestos-por-fari-pacon.html

31/12/2022

La palestinanoj salutas rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj pri la israela okupacio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/la-palestinanoj-salutas-rezolucion-de-unuigintaj-nacioj-pri-la-israela-okupacio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }