Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 février 2023 3 15 /02 /février /2023 10:38

15/02/2023

Merkredon 15an de februaro, Human Rights Watch akuzis Unuiĝintan Reĝlandon kaj Usonon pri krimoj kontraŭ la Homaro, translokante indiĝenajn loĝantojn de la arkipelago Ĉagosoj situanta en la Hinda Oceanio. Tiu akuzo estis « firme » forpuŝita de Londono.

En pli ol 100-paĝa raporto, la organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj baziĝas sur dekoj da atestoj kaj oficialaj dokumentoj por substreki, ke « la rasaj persekutoj » fare de Londono kun la subteno de Vaŝingtono en tiu arkipelago nord-oriente de Maŭricio, konsistigas « kolonian krimon ».

« Ni firme forpuŝas tiun interpretadon de la eventoj », deklaris porparolanto de la brita ministrejo pri Internaj aferoj emfazante, ke Londono jam esprimis siajn « profundajn bedaŭrojn » koncerne la manieron, per kiu tiuj loĝantaroj estis translokitaj. Kontaktitaj, la usonaj aŭtoritatoj ne respondis.

 

Militbazo

Ĉagosoj estas kore de konflikto, kiu daŭras de pli ol kvin jardekoj. De post 1965, la arkipelago estas administrita de Londono, kiu decidis instaladi tie militbazon kune kun Usono sur la ĉefa insulo de Diego Garcia. Unuiĝinta Reĝlando elpelis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn de Ĉagosoj al Maŭricio kaj Sejŝeloj por dediĉi la lokon al la militbazo. Maŭricanoj devenintaj de Ĉagosoj akuzas Unuiĝintan Reĝlandon pri « kontraŭleĝa okupacio ».

Laŭ Human Rights Watch, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono plene kompensu la surlokajn loĝantarojn kaj permesu al ili reveni al sia arkipelago.

« Unuiĝinta Reĝlando kulpas hodiaŭ pri terura kolonia krimo, traktante la loĝantojn de Ĉagosoj kiel senrajtajn personojn », reagis Clive Baldwin, aŭtoro de la raporto de HRW.

 

Tri « krimoj kontraŭ la Homaro »

La organizaĵo identigas tri krimojn kontraŭ la Homaro: kolonian pluan krimon pro truditaj delokigoj, malhelpon pri reveno al sia lando fare de Unuiĝinta Reĝlando, rasa kaj etna persekutado fare de Unuiĝinta Reĝlando. Maŭricio, kiuj akiris sendependecon en 1968, postulas la teritorion de Ĉagosoj, kaj petas revenon de la arkipelago sub sia aŭtoritato.   

Rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en majo 2019 petas « agnoski, ke la arkipelago de Ĉagosoj estas parto de la maŭrica teritorio, apogi la malkoloniigon de Maŭricio kiel eble plej rapide, kaj sin deteni ĝeni tiun procezon, agnoskante aŭ ebligante efikon al ĉiu aranĝo de la "Brita teritorio de Hinda Oceano" aŭ nome de ĝi ».              

Tiu rezolucio sekvis samsignifan decidon de la Internacia Kortumo de Justico kelkajn monatojn pli frue. Pasintan monaton, Unuiĝintaj Nacioj kaj Maŭricio komencis intertraktadojn pri la suvereneco de la arkipelago, sed laŭ la brita ministro pri Fremdaj aferoj, James Cleverly, ambaŭ landoj akordiĝis tiel, ke la militbazo plu funkciu.   

En 2016, Unuiĝinta Reĝlando plidaŭrigis ĝis 2036 kontrakton pri uzado de la militbazo kun Usono, kiu interalie ludis strategian rolon dum la Malvarma milito, kaj poste en la 2000-aj jaroj dum la konfliktoj en Irako kaj Afganio.   

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }