/image%2F0553642%2F20230206%2Fob_bd3d0a_llt108-314-2021-185102.jpg)
05/02/2022
Laŭ Ŝtataj amaskomunikiloj, la reganta ĥunto en Birmo vastigis la militleĝon al tutaj regionoj, kie la armeo frontas intensan rezistadon de batalantoj opoziciantaj al la puĉo.
La ĥunto, kiu jam plilongigis la urĝan staton ĝis ses monatoj al la tuta lando merkredon 1an de februaro, nun trudas tiun militleĝon en 37 distriktoj de ok Ŝtatoj kaj regionoj.
« Garantii sekurecon, jurŝtaton kaj pacon »
De post la puĉo de 2021, kiu renversis la civilan registaron de Aung San Suu Kyi, Birmo suferas ĥaoson. La represio kontraŭ la disidenteco kiu sekvis, okazigis batalojn en vastaj regionoj de la lando. Tiu ĉi lasta anonco signifas, ke la ĥunto provas novajn rimedojn por neniigi la rezistadon en la zonoj, kie la kontraŭ-puĉaj batalantoj estas aktivaj.
La plivastigo de la militleĝo celas « efektivigi pli efikajn aktivecojn por garantii sekurecon, jurŝtaton, lokajn pacon kaj trankvilecon », skribas la Ŝtata ĵurnalo "Global New Light of Myanmar." Nome de tiu leĝo, la militaj tribunaloj povos pritrakti la punajn aferojn, kiuj enkalkulas altan perfidon ĝis « diskonigo de falsaj novaĵoj », kiun la armeo jam uzadis por enkarcerigi dekojn da ĵurnalistoj.
Ok Ŝtatoj kaj regionoj koncernataj
Neniu apelacio estos permesita koncerne la kondamnojn deciditajn fare de la militaj tribunaloj, escepte de la mortopuno, kiu estu aprobita de la ĉefo de la ĥunto, Min Aung Hlaing, precizigas la ĵurnalo. La distriktoj koncernataj estas disigitaj en ok Ŝtatoj aŭ regionoj: Sagaing, Ĉin, Magway, Bago, Mon, Kareno, Tanintaji et Kajaho.
En tiuj regionoj, la trupoj de la ĥunto alfrontas regule la kontraŭ-puĉajn « fortojn de defendo de la popolo », kaj ĉeestantajn etnajn ribelajn grupojn. Partoj de Jangono kaj Mandalajo, ambaŭ plej grandaj urboj de la lando, jam estis submetataj al la militleĝo.
Ĵaŭdon 2an de februaro, la Ŝtatmediatoj anoncis ses pliajn monatojn da urĝa stato, malfruigante fakte la balotojn, kiujn ĝi engaĝiĝis organizi antaŭ la fino de aŭgusto. El la komentoj raportitaj merkredon, Min Aung Hlaing agnoskis, ke pli ol triono el la distriktoj de la lando plene eskapas la militan kontrolon.
Pli ol 2 900 personoj estis mortigitaj fare de la armeo dum la represio kontraŭ la disidentoj, kaj pli da 18 000 estis arestitaj, laŭ surloka prigarda grupo.