Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 janvier 2023 6 28 /01 /janvier /2023 22:34
SCOTT OLSON / AFP

28/01/2022

Afrik-usonano 29-jara mortis tri tagojn post sia aresto okazinta pasintan 7an de januaro.

Normale, tio devintus esti simpla noktokontrolo. En Usono, la bildoj de la aresto de Tyre Nichols 29-jara, estis publikigitaj vendredon 27an de januaro fare de la polico de Memphis, du tagojn post la enkarcerigo de la kvin kulpaj policistoj, kiuj draŝis lin altere. Ili montras la teruran brutalecon de la aresto de la afrik-usonano, kiu mortis tri tagojn post la faktoj de la 7a de januaro. Danke al kamerao alte lokita, oni vidas la multajn frapojn per pugno, piedo kaj klabo praktikataj de grupo de policistoj kontraŭ Tyre Nichols, altere kuŝita.

La unuaj bildoj, filmitaj de la korpo-kameraoj de la policistoj, montras ilin ĉe stirilo postĉasante veturilon. Kiam tiu ĉi haltas, la policistoj, ĉiuj afrik-devenaj kuregas hurlante : « Eliru el tiu veturilo ! Eliru el tiu fek’ veturilo ». Tyre Nichols ne havas la tempon eliri, kiam unu el la policistoj ekstraktas lin el la veturilo perforte.

Oni aŭdas tiam la junulon provante pacigi la situacion : « Mi nenion faris », « Mi nur volas hejmeniĝi !»

Poste policisto ŝprucigas iritan gason, kaj celas lin per elektroŝoka armilo.     

La posta video montras lin alteren premita, draŝita per pluvo de frapoj. Dum mallonga momento, la kamerao montras lian vizaĝon, ŝveliginta kaj sangokovrita.

« Panjo. Panjo. Panjo ! », plu krias Tyre Nichols en unu el la ekstraktoj de la video.

 

Manifestacioj en pluraj urboj

Ĉirkaŭ tridek minutojn post la publikigo de la skandala video, la prezidento Joe Biden deklaris sin « indigna » kaj « profunde dolorigita ».       

Vendredon, unuaj manifestacioj okazis en pluraj urboj de la lando, interalie en Vaŝingtono kaj Memfiso. En Novjorko, pli ol 200 personoj manifestaciis skandante « Sen justicon, ne pacon ».

Ĉirkaŭ kvindek manifestaciantoj kolektiĝis ankaŭ en Memfiso.

En la « parko de la martiroj », manifestaciantino alparolis en megafono la polican ĉefinon de la urbo : « Kion vi faros ? »

Signo, ke la afero estas potenciale eksploda, Joe Biden petis, ke la kolektiĝoj estu « pacaj », ĉar la morto de Tyre Nichols memorigas tiun, de la afrik-usonano George Floyd, mortigitan de policisto en majo 2020.

30/05/2020

Policaj perfortoj en Usono: la kolero kreskas, viro mortis en Detrojto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/policaj-perfortoj-en-usono-la-kolero-kreskas-viro-mortis-en-detrojto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }