Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 janvier 2023 5 06 /01 /janvier /2023 22:26

06/01/2023

Norde de Tanzanio, pli ol 20 000 Masajoj estis forpelitaj el siaj teroj por krei ĉasrezervejon rezervatan al la kronprinco de la emirato Dubajo. Kiam ili volis protesti, la tanzaniaj policistoj pafis al ili.

Ĝi estas legenda popolo de Orienta Afriko, kiu posedas praan kulturon. Ili estas duon-nomadaj paŝtistoj kaj bredistoj, kiuj ĉiam vivis harmonie kun la naturo kaj la sovaĝa faŭno.

Hodiaŭ, la Masajoj ne plu rajtas penetri en terojn, kiuj apartenas al ili de antaŭ jarcentoj.  

Ekstreme de la natura parko Serengeti, norde de Tanzanio, 450 blankaj limŝtonoj aperis en junio 2022. Ĉu tiuj numeritaj limŝtonoj, kiuj malpermesas transiri, estis metitaj por ĉirkaŭlimi rezervejon destinitan protekti la faŭnon, kiel pretendas la tanzania registaro ? Aŭ ĉu ne temus prefere pri protektado de ludtereno por kronitaj kapoj ?

Du parceloj 1 500 kvadrataj kilometroj ekskluzive rezervitaj al la reĝa familio de la emirato fariĝis ĉasrezervejo de la kronprinco.

Kvankam tiu ĉi afiŝas en Jutubo sian amon al Tanzanio kaj Masajoj, lia pasio por ĉasado kaŭzis forpeladon de 20 000 el tiuj indiĝenoj.

Iliaj domoj estis detruitaj, kaj iliaj gregoj ne plu povas paŝtiĝi tie. Por privatigi tiun parcelon, la aŭtoritatoj ŝajne ricevis de la emirato Dubajo 2 milionojn da dolaroj, laŭ la ĵurnalo The EastAfrican

 

Manifestacio subpremita en sango

La 10an de junio 2022, masajaj manifestaciantoj provis protesti demetante la limŝtonojn, sed la tanzaniaj policistoj pafis al ili.

« La registaro uzis perforton el misproporcia maniero. Ili alvokis la armeon kontraŭ senkulpaj homoj, kiuj tamen vivis plenrajte en siaj vilaĝoj. Tiu registaro ne respektas la demokratiajn principojn », juĝas Samwel Nangiria, gvidanto de masaja komunumo, kiu laboras por protekti la rajton al tero de sia popolo.

Post dek tri arestoj, tiu aktivulo estis inter la 2 000 Masajoj, kiuj preferis ekziliĝi al Kenjo.

« Tio similas kolonian registaron, kiu traktas nin kiel duagradajn civitanojn. La konflikto pri la ĉasrezervejo devus solviĝi ĉirkaŭ tablo. Anstataŭ tio, ni spertas civilan militon ». - Samwel Nangiria, masaja aktivulo.

Dum la alfrontiĝoj, du personoj, policisto kaj Masajo, estis mortigitaj kaj tri dek aliaj grave vunditaj. Dudek kvar masajaj gvidantoj estis enkarcerigitaj.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }