/image%2F0553642%2F20230129%2Fob_b96f1d_3649226-671702014.jpg)
29/01/2023
Raporto de la enketistoj de la Organizaĵo por malpermeso de kemiaj armiloj akuzas Damaskon, ke ĝi kondukis tiun atakon, en kiuj mortis 43 personoj.
« Raciaj motivoj ekzistas por aserti », ke almenaŭ helikoptero de la aerarmeo faligis du barelojn de toksaj gasoj en la urbon dum la enlanda milito.
Raporto de la enketistoj de la Organizaĵo por malpermeso de kemiaj armiloj (OMKA) akuzis vendredon 27an de januaro la sirian registaron, ke ĝi kondukis atakon per kloro, en kiu 43 personoj mortis en 2018.
« La mondo scias nun la faktojn – la internacia komunumo, la OMKA kaj aliaj agadu », deklaris en komunikaĵo (en la angla), la ĝenerala direktoro de la organizaĵo, Fernando Arias.
Damasko kaj ĝia aliancano Moskvo asertis, ke la atako de la 7a de aprilo 2018 estis enscenigo de sukuristoj pete de Usono, kiuj lanĉis aerfrapojn kontraŭ Sirio kelkajn tagojn poste, kun la helpo de Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio.
La afero ankaŭ kaŭzis debaton post la informlikoj, laŭ kiuj du eks-dungitoj de la OMKA bazita en Hago (Nederlando) dubis pri la konkludo de antaŭa enketo.
Sed la OMKA deklaris, ke ĝiaj enketistoj « ekzamenis serion de eblaj scenaroj » kaj konkludis, ke « la siriaj arabaj aerfortoj estas la aŭtoroj de tiuj atakoj ».
Okcidentaj potencoj kunkune alvokis, ke Sirio sin pravigu kaj klarigu tiun « abomenan » atakon.
« Ni alvokas la Rusian Federacion, ke ĝi haltigu protekti Sirion (kaj la konsekvencojn) de ĝia kulpo en la uzado de kemiaj armiloj », deklaris en komuna deklaracio la ministroj pri Fremdaj aferoj usona, brita, franca kaj germana.
« Ĉiaj misinformoj de la mondo ne sukcesos kaŝi la rolon luditan de la Kremlo en la kuraĝigo de la reĝimo de Baŝar Al-Asad. »
/image%2F0553642%2F20230129%2Fob_afb7c7_homaro.jpg)
04/03/2021
Sirio: en Parizo, Neregistaraj Organizaĵoj deponas plendon kontraŭ Damasko pro «krimoj kontraŭ la Homaro»