Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 janvier 2023 5 13 /01 /janvier /2023 22:31

13/01/2022

La jarkomenciĝo estis tumulta por Moskvo: en daŭro de nur kvin tagoj, « partizanoj » sukcesis damaĝi rusiajn fervojojn, laŭ la ukraina ministrejo pri Defendo. Tiuj atakoj mistraktas la rusiajn militajn trajnojn de Putin. La kulpintoj de tiuj operacoj estas ĝis nun nekonataj. Tamen, anarkia-komunista grupo, la « BOAK », konata pro plenumado de tiaj sabotoj, estas la ĉefa suspektato.

« Dum la nokto de la 4a de januaro, partizanoj denove haltigis la trafikon de civilaj kaj militaj trajnoj en sekcio de la transsiberia fervojo, en la regiono Krasnojarsko », deklaris la ukraina ministrejo pri Defendo merkredon en la apo Telegramo.

Tiu aserto ne estis konfirmita. Laŭ la ukraina ĵurnalo « Ukrainska Pravda », la rusaj komunikiloj ne ankoraŭ komunikis pri la temo.

Ne unuafoje la trafiko de la rusiaj fervojoj estas interrompitaj per gerilaj teknikoj. Temas almenaŭ pri la sesa kazo de detruita alarmilaro, de blokitaj kaj damaĝitaj fervojoj, laŭ Ukrainio.

En 2022, almenaŭ kvar dek sabotoj estis plenumintaj, celantaj ĉefe la fervojajn transformatorojn kaj la lokomotivojn.

Unu el la grupoj, respondecaj pri la parta paralizado de la militaj trajnoj verŝajne estus la « BOAK », anarkia-komunista movado, kiu kontraŭas la reĝimon de la prezidento Putin de antaŭ pluraj jaroj.

Laŭ la rusia sendependa informretejo « The Insider », la « BOAK » estas la « plej grava ribela forto » en Rusio de post la komenciĝo de la milito.

La membrojn de tiu grupo unuigas la malamo, kiun ili spertas kontraŭ la rusia prezidento. « Tiu lando estas nia, ne tiu de Putin », estas aŭdata en dokumento-filmo en Jutubo.

La komenciĝo de la « speciala milita operaco » fine de februaro 2022, kaj la mobilizado de la rusia popolo en septembro, grave kontribuis al la reintensiĝo de sabotado.

 

« Pliprofundigi la krizon »

Ili tamen konscias, ke la damaĝoj efektivigitaj kontraŭ la fervojoj havos malmulte da efiko kontraŭ la milito kondukita de Putin, sed laŭ ilia vidpunkto, ĉiu sukcesa provo estas venko.

« Ĉiu elreliĝinta trajno signifas malpli da grenadoj kaj malpli da rakedoj ĵetitaj al la pacaj ukrainaj urboj », tiel skribis la kolektivo en la apo Telegram, laŭ « De Standaard ».

Ankaŭ en tiu apo, la partizanoj interkomunikas. Ili povas ĉi tie dividi fotojn kaj videojn pri siaj agoj cele al inspiro de aliaj personoj.

La nombro de membroj en tiu grupo estas nun nekonata, sed preskaŭ 30 ĉeloj estas verŝajne aktivaj, kaj vastiĝas de Kaliningrado ĝis Vladivostoko.

Porparolanto de la « BOAK » konsentis paroli al la informretejo « inews » post operacoj kondukitaj pasintan someron por kontraŭi la loĝistikon de la rusia armeo en Rusio kaj Belorusio.

Li tiel konfidis: « La milito en Ukrainio estas terura tragedio, sed la konflikto provizas novajn oportunojn. Fakte, la revolucia malplimulto provas, pere de la operacoj, pliprofundigi la krizon, en kiu troviĝas hodiaŭ la sistemo ».     

21/09/2022

Milito en Ukrainio: laŭ NRO, pli ol 1000 personoj estis arestitaj en Rusio dum manifestacioj kontraŭ la parta mobilizado dekretita de Vladimir Putin

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/milito-en-ukrainio-lau-nro-pli-ol-1000-personoj-estis-arestitaj-en-rusio-dum-manifestacioj-kontrau-la-parta-mobilizado-dekretita-de-vladimir-putin.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }