Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2023 5 27 /01 /janvier /2023 22:48
AFP - Jakub Porzycki

27/01/2022

La muzeo de la koncentrejo informis, ke Rusio ne estos invitita ĉe la celebrado de la Aŭŝvico, « pro la agreso kontraŭ libera kaj sendependa Ukrainio ». La nazia ekstermejo estis liberigita la 27an de januaro 1945 fare de la Ruĝa armeo.

Tio estas senprecedenca. Ĉi-jare, Rusio ne partoprenos la celebradon pri liberigo de la mortokampo de Aŭŝvico-Birkenau. Tiu foresto estas escepta, ĉar la lando ĉiam partoprenis la celebradon, kiu okazas ĉiujare la 27an de januaro. Rusio estis eksigita pro sia agreso kontraŭ Ukrainio, anoncis merkredon 25an de januaro la muzeo de la koncentrejo.

« Pro la agreso kontraŭ libera kaj sendependa Ukrainio, la reprezentantoj de la Federacio de Rusio ne estis invitita partopreni la celebradon de la datreveno pri liberigo de Aŭŝvico ĉi-jare », informis Piotr Cywiński, direktoro de la muzeo.

 

« Tiu barbareco estos juĝita de la Historio »

Piotr Cywiński eksplikas, ke li ne povis « subskribi leteron al la rusia ambasadoro en formo de invito » en tiu kunteksto de konflikto.

« Mi esperas, ke la situacio ŝanĝiĝos estontece, sed ni havas longan irvojon. (...) Rusio bezonos ekstreman longan tempon kaj tre profundan introspekton post tiu konflikto por reveni en la salonojn de civiliza mondo », li deklaris, citita de la pola novaĵagentejo PAP.

La 24an de februaro 2022, tago de la invado de Ukrainio fare de Rusio, la atako estis kvalifikita « barbareco » fare de la muzeo. « Tiu barbaraĵo kaj ties aŭtoroj, espereble estos juĝitaj de la Historio, fare de la Internacia Justica kortumo ». 

La kampo de Aŭŝvico-Birkenau, situanta sud-oriente de Pollando, tiam  okupaciata de la Tria Regno de Adolf Hitler, funkciis inter junio 1940 kaj januaro 1945. Konstruita en okupaciata lando, Aŭŝvico-Birkenau estas la simbolo de la genocido plenuminta de la nazia Germanio kontraŭ ses milionoj de eŭropaj Judoj, inter kiuj miliono mortis en la kampo, ekstermitaj en gasĉambroj aŭ mortis pro malsato aŭ lacego.

La 27an de januaro 1945, la koncentrejo estas liberigita de la Ruĝa Armeo.

La sovetaj soldatoj malkovras tiam ĉirkaŭ 7 000 pluvivantojn, plejparte malsanaj.

 

Rusio jam estis submetita al decido de eksigo

Ne unuafoje Rusio estas submetita al decido de eksigo. Pasintan 16an de marto, ĝi estis eksigita de la Konsilio de Eŭropo, garantianto de la jurŝtato en la kontinento, pro sia milito lanĉita kontraŭ Ukrainio.     

Antaŭnelonge la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij petis de la franca prezidento Emmanuel Macron ekskludon de la rusiaj atletoj el la Olimpikoj de 2024. La milito en Ukrainio jam havas rektajn konsekvencojn kontraŭ la rusiaj sportuloj.  

Post la agreso de Rusio, la Internacia Olimpika Komitato (IOK) punis Moskvon. Neniu internacia evento estas organizata aŭ subtenata en Rusio, kaj neniu simbolo de tiu lando estas afiŝata dum sporta evento. La rusiaj tenisludantoj partoprenas al la Open Aŭstralio per neŭtra flago.

En mesaĝo por la novjaro, la prezideto de la IOK Thomas Bach menciis sian deziron, ke la sportaj punoj estu daŭrigotaj en 2023. 

27/01/2022

Vi, kiu kviete vivas

Varme en viaj domoj

Kiu hejmeniĝante trovas vespere

Tablon surmetitan kaj amikajn vizaĝojn

Ĉu li estas viro

Tiu, kiu penas en la koto

Kiu ne konas ripozon

Baraktas por panpeco

Mortas pro detalo

Ĉu ŝi estas virino

Tiu, kiu perdis sian nomon kaj siajn harojn

Kaj eĉ la forton memori

Kun rigardo perdita kaj mamo senviva

Kiel rano en vintro

Ne forgesu, ke tio ja okazis

Ne, Ne forgesu

Gravuru tiujn vortojn en vian koron

Pripensu tion hejme, surstrate

Enlitiĝante, leviĝante

Ripetu tion al viaj infanoj

Eĉ se via domo ruiniĝas

Eĉ se malsano suferigas vin

Ke viaj gefiloj forturniĝas  

 

Primo Levi

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }