/image%2F0553642%2F20230126%2Fob_cc06db_63d288acc2f03-meduza.png)
26/01/2022
La kunlaborantoj de la retejo, kiu instaliĝis en 2014 en Letonio, riskas punojn, same kiel tiuj, kiuj je ia ajn maniero kooperas kun ĝi.
Jen nova paŝo al cenzuro en Rusio. La retejo Meduza, la plej granda sendependa ruslingva mediato estis deklarita « nedezirata organizaĵo », fare de la rusia ĝenerala prokuraro, ĵaŭdon 26an de januaro.
En mallonga komunikaĵo (en la rusa), estas reproĉite al la retejo, ke ĝi minacas « la konstitucian ordon kaj la sekurecon » de Rusio.
La kunlaborantoj kaj ĉiuj, kiuj laboris je ia ajn maniero kun la mediato, riskas punojn. Estas ankaŭ malpermesate dividi ĝiajn enhavojn, riske de punoj. Tio postulas de Rusio, ke ĝi tute urĝe purigu siajn sociajn retojn.
La retejo Meduza, danke al sia ĵurnalisma rigoreco estas referenco inter la ruslingvaj retejoj. Per enketoj kaj ĉiutagaj rektaj informoj, ĝi vaste raportas pri la milito en Ukrainio. La mediato estis instalita de 2014 en Rigo, ĉefurbo de Latvio. Sed de post la komenciĝo de la konflikto, pluraj rusiaj mediatoj fuĝis la landon.
Bazita sur leĝo adoptita en 2015, la ĝenerala prokuroraro havas rajton atribui statuson de « nedezirata organizaĵo » al ĉiu organizaĵo internacia aŭ eksterlanda, sen neceseco de justica decido. Tiu decido estas poste transmetita al la rusia ministrejo pri Fremdaj aferoj por formala aprobo.
Meduza estas la kvara mediato, kiu suferas pri tia proceduro, post « Proekt », « Important Stories » kaj « The Insider ».
La mediato jam estis deklarita « eksterlanda agento » en 2021
La mediato ne ankoraŭ komentis tiun decidon. La direktorino kaj eldonistino de Meduzo, Galina Timŝenko, simple precizigis en la ruslingva versio de la BBC, ke ŝi troviĝis en kunsido kun la ĉefredaktoro, kaj ke ŝi reagos poste.
La mediato jam estis deklarita « eksterlanda agento » en aprilo 2021, kaj devis mencii tion en ĉiu el siaj publikigaĵoj. Tiu decido ankaŭ kondukis al la foriro de multaj privataj reklamistoj. Meduza kalkulis de tiam pri amasfinancado por pluvivi.
Tiu anonco estigis multajn reagojn inter la ruslingvaj sendependaj mediatoj.
« Ni opinias, ke agante tiel, la rusiaj aŭtoritatoj intencas tute izoli la civitanojn de la lando el ĉiu sendependa informo pri la milito, kaj ties konsekvencoj por la rusia socio », interalie skribis la redaktejo de Novaja Gazeta Eŭropo (en la rusa), en subtenletero.
/image%2F0553642%2F20230126%2Fob_7bef70_heelsinki.jpg)
25/01/2023
La rusia justico malfondas la plej malnovan NeRegistaran Organizaĵon pri defendo de Homaj rajtoj
/image%2F0553642%2F20230126%2Fob_c1ef08_izjum.jpeg)
09/12/2022
Perfidita kaj enterigita - la korpo de la verkisto Volodimir Vakulenko, forkaptita dum la rusia okupacio, estas retrovita en komuna fosaĵo de Izjum
/image%2F0553642%2F20230126%2Fob_d9843f_potenco.jpg)
06/09/2022
Gazetlibereco. « Ili mortigis nian ĵurnalon » : la korkrio de « Novaja Gazeta » kontraŭ la rusia potenco