Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 janvier 2023 3 25 /01 /janvier /2023 22:21

25/01/2022

La rusia justico anoncis merkredon la malfondon de la Grupo Helsinki de Moskvo. Kreita en 1976, la NRO pri defendo de Homaj rajtoj estis unu el la plej maljunaj en la lando.

Rusia tribunalo ordonis merkredon 25an de januaro la malfondon de la Grupo Helsinki de Moskvo, la plej maljuna NRO pri defendo de Homaj rajtoj en Rusio, meze de represio kontraŭ la lastaj grandaj kritikaj voĉoj en la lando.

La municipa tribunalo de Moskvo « kontentigis la peton de la rusia ministrejo pri Justico », ordonante malfondon de tiu NRO, kaj ĝian eksigon de la oficiala registro pri juraj personoj, komunikis la juĝa instanco en la apo Telegram.

Fine de decembro, la moskva departemento de la ministrejo pri Justico petis « malfondon de la Grupo Helsinki de Moskvo kaj malpermesis ties aktivecojn en la rusia teritorio ».

La NRO estis akuzata, ke ĝi kondukas aktivecojn ekster la regiono de Moskvo, malobserve al sia regiona statuso. Ĝi interalie sendis observantojn al procesoj, aŭ sendis siajn membrojn al eventoj en aliaj partoj de la lando. La advokatoj de la NRO tuj anoncis sian intencon apelacii kontraŭ la malfondo.

 

La NRO apelacias

« La vivo estas longa, decido povus esti reviziata, kaj mi esperas vivi ĝis la tago, kiam la Grupo Helsinki de Moskvo renaskiĝos », deklaris la advokato Guenri Reznik, citita de la rusia novaĵagentejo Ria Novosti.

La Grupo Helsinki de Moskvo estis kreita en 1976 por certiĝi pri la respekto fare de USSR de siaj engaĝiĝoj koncerne la homajn rajtojn, decidigaj dum la Fina Protokolo de Helsinko en 1975 post la Konferenco pri sekureco kaj kooperado en Eŭropo.

La NRO estas do pro tio la plej maljuna kaj unu el la plej emblemaj organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj en Rusio.

Ĝi estis gvidata dum jardejoj de Ljudmila Alekseeva, figuro de la soveta disidenteco, kiu mortis en 2018.

La proceduro, kiu celas la Grupon Helsinki de Moskvo memorigas tiun, kiu kondukis pasintvintre al la malfondo de la NRO Memorial, alia piliero de la defendo de Homaj rajtoj, kaj de la memoro de la viktimoj de la sovetaj krimoj.

Tiujn lastajn monatojn, la reĝimo de Vladimir Putin intensigis la represion kontraŭ siaj kritikantoj, post la ofensivo de la Kremlo en Ukrainio.

La aŭtoritatoj tiel decidis leĝon, kiu antaŭvidas ĝis 15 jaroj da malliberejo pro ĉia publikigaĵo pri la rusia armeo juĝita « falsa ».

Plejparte el la figuroj de opozicio estas nun en ekzilo aŭ en malliberejo.                      

07/10/2022

La Nobelpremio pri paco estis aljuĝita al defendantoj de homrajtoj rusiaj, ukrainiaj kaj belorusaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/la-nobelpremio-pri-paco-estis-aljugita-al-defendantoj-de-homrajtoj-rusiaj-ukrainiaj-kaj-belorusaj.html

28/03/2022

Milito en Ukrainio : la rusa sendependa ĵurnalo « Novaïa Gazeta » interrompas sian publikigon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-la-rusa-sendependa-jurnalo-novaia-gazeta-interrompas-sian-publikigon.html

05/03/2022

Rusio plifortigas la represion kontraŭ la opoziciantoj al la milito kaj kontraŭ la amaskomunikiloj, dum invado de Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/rusio-plifortigas-la-represion-kontrau-la-opoziciantoj-al-la-milito-kaj-kontrau-la-amaskomunikiloj-dum-invado-de-ukrainio.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }