/image%2F0553642%2F20230130%2Fob_907b62_israelpalestine.jpg)
30/01/2022
La ambasadorino de Palestino en Francio alvokis Israelon ĉesigi la « okupacion » de la palestinaj teritorioj, kaj konsenti pri « duŝtata solvo » post la atencoj plenumintaj en Orienta Jerusalemo, sekve de israela mortiga militsturmo en okupaciata Cisjordanio.
« Kiam Benjamin Netanjahu konsentos pri duŝtata solvo, ni ĉeestos por fari pacon kun Israelo », deklaris dimanĉon Hala Abu-Hasira, ambasadorino de Palestino en Francio, post la atencoj plenumintaj pasintan vendredon 27an de januaro en Orienta Jerusalemo, sekve de israela mortiga militsturmo ĵaŭdon 26an de januaro en Jenino, okupaciata Cisjordanio.
« De post la jarkomenciĝo, 32 palestinanoj estis murditaj, kaj tio ne indignis la tutmondan amaskomunikilaron », ŝi deklaris opiniante, ke « la palestina popolo rajtas rezisti » kontraŭ la « okupacio » kaj « lukti por sia libereco ». « Aliaj popoloj en la tuta mondo faras la samon kaj estas glorigitaj pro tio », aldonas Hala Abu-Hasira.
Alvoko lanĉita al la internacia komunumo
« "Dueca politiko devas ĉesi", la Israela Ŝtato komprenu, ke ĝi ne povos vivi pace sen fino de la okupacio », ŝi daŭris.
« Ni pretos intertrakti kun Israelo surbaze de internacia interkonsento, nome starigo de sendependa kaj suverena palestina Ŝtato, kun Orienta Jerusalemo kiel ĉefurbo, kiu pace vivos kun Israelo ».
« La internacia komunumo devas konduki konkretan kaj laŭleĝan iniciativon kadre de la internacia juro kontraŭ la israela okupacio, kiel ili faras okaze de aliaj konfliktoj », ŝi finis.
/image%2F0553642%2F20230130%2Fob_0e60f2_gazao.jpg)
12/08/2022
Unuiĝintaj Nacioj postulas « tujan kaj senpartiecan » enketon pri la murdoj de civiluloj kaj infanoj en Gazao