Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2023 7 15 /01 /janvier /2023 22:19

15/01/2022

Sen oficialaj taksoj, pluraj ĵurnaloj anoncis, ke 80 000 manifestaciantoj kolektiĝis en Tel-Avivo, citante « policajn informfontojn »

Ili timas kontraŭ-demokratian malprogreson en Israelo. Pluraj dekoj da manifestaciantoj manifestaciis sabaton vespere 14an de januaro en Tel-Avivo por kriegi sian rifuzon de la politiko de la reganta koalicio ĉirkaŭ Benjamin Netanjahu.  

Je ĉirkaŭ la 21a horo, la placo Habima centre de Tel-Avivo estis plena, kaj la homamaso vastiĝis en la apudaj stratoj.

Temas pri la plej grava manifestacio de post la registara ĵuro de la 29a de decembro. Temas pri la plej dekstra registaro el la historio de tiu lando, kie loĝas 9 milonoj da personoj.

Benjamin Netanjahu sukcesis reveni ĉe la potenco dank'al alianco kun ekstremdekstraj partioj kaj judaj ultra-ortodoksuloj.

 

« Savi la demokration »

Sen oficialaj taksoj, pluraj ĵurnaloj anoncis, ke 80 000 manifestaciantoj kolektiĝis en Tel-Avivo, citante « policajn informfontojn »

Pli malgrandaj kolektiĝoj okazis samtempe en Jerusalemo.

Laŭ la surlokaj amaskomunikiloj, mil manifestaciantoj amasiĝis antaŭ la rezidejo de la israela prezidento Isaac Herzog, kaj de Benjamin Netanjahu, kaj en Ĥajfo, la granda urbo norde de la lando.

La manifestaciantoj respondis la alvokon de kontraŭ-korupta organizaĵo, kun agadvortoj postulantaj « savi la demokration ». Ĝi luktas por malhelpi « renverson de la politika reĝimo », kiu regas en Israelo de post ĝia kreado en 1948.  

31/12/2022

La palestinanoj salutas rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj pri la israela okupacio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/la-palestinanoj-salutas-rezolucion-de-unuigintaj-nacioj-pri-la-israela-okupacio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }